Flandrio aŭ Flandrujo estas la norda parto de Belgio, kie la oficiala lingvo estas la Nederlanda lingvo.
Ĉi tiu artikolo temas pri norda parto de nuna Belgio. Por historia ŝtato rigardu la paĝon Graflando Flandrio. |
Flandrio konsistas el la Flandra Regiono kaj la Flandra Komunumo. La administra sidejo de la Flandra Parlamento, kiu okupiĝas pri la rajtigoj de la Regiono kaj la Komunumo, troviĝas en Bruselo. Tio en si estas iom rimarkinda, ĉar nuntempe en Bruselo plej multaj homoj parolas la francan kaj ĉar la ĉefurbo de Belgio estas aparta lingve neŭtrala regiono, la Brusela Ĉefurba Regiono.
Flandrio | ||
---|---|---|
Regiono | ||
etna teritorio [+] | ||
Lando | Belgio | |
Ĉefurbo | [[]] | |
- koordinatoj | , 4° 30′ 0″ O 514.551° 0′ 0″ N, 4° 30′ 0″ O | |
Flandrio | ||
Vikimedia Komunejo: Flanders [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La flandra Regiono : | La flandra Komunumo : |
La provincoj de Flandrio | |
Oficiala lingvo | nederlanda |
Sidejo de la parlamento kaj registaro | Bruselo |
Ministroprezidanto | Jan Jambon(ekde 2019) |
Areo | 13 522 km² |
Loĝantoj | 6 477 804 (januaro 2016) |
Loĝdenso | 442/km² |
Regiona himno | De Vlaamse Leeuw |
Oni ne konfuziĝu inter la nuntempa Flandrio kaj la historia Graflando Flandrio. Tiu konsistis el la provincoj Orienta kaj Okcidenta Flandrio, Franca Flandrio kaj la nederlanda provinco Zelanda Flandrio. En Francio la termino "Flandrio" estas ankaŭ uzata por la francaj departementoj 'Nord' kaj 'Pas-de-Calais'.
Flandrio ekde la ŝtata reformo estas aparta ŝtata institucio kun propra registaro, propra parlamento, propra buĝeto kaj (limigitaj) propraj enspezoj. La Flandra Parlamento elektiĝas ĉiun kvinan jaron. Ĝi havas laŭleĝajn rajtigojn en la regiono Flandrio kaj por ĉiuj flandraj instancoj, kiel nederlandlingvaj lernejoj (inkluzive de tiuj en Bruselo), sed ankaŭ por la franclingvaj lernejoj en la flandraj komunumoj kun facilecoj por franclingvanoj. La Flandra Parlamento ankaŭ indikas la ministrojn de la flandra registaro. Daŭre la rajtigoj de la Belga federacia ŝtato kaj Flandrio evoluas. Flandrio insistas pri pli da aŭtonomio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flandrio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.