Bruselo (france Bruxelles, ; nederlande Brussel, ) kaj oficiale Brusela Ĉefurba Regiono (france Région de Bruxelles-Capitale, nederlande Brussels Hoofdstedelijk Gewest), estas regiono de Belgio kiu ampleksas 19 komunumojn, inklude la urbon Bruselo, kiu estas la ĉefurbo de Belgio, de la Franclingva Komunumo de Belgio, kaj de la Flandra Komunumo de Belgio.
Tiu regiono havas loĝantaron de 1.2 milionoj kaj metropolan areon kun ĉirkaŭ 1.8 milionoj da loĝantoj, nome la plej granda en Belgio.
Brusela Ĉefurba Regiono | |||||
---|---|---|---|---|---|
landa regiono | |||||
Flago | Blazono | ||||
regiono de Belgio • enklavo • urbego • plej granda urbo • urboŝtato [+] | |||||
| |||||
Lando | Belgio | ||||
Supermara alteco | 13 m [+] | ||||
Koordinatoj | , 4° O 50.8466666666674.352551° N, 4° O | ||||
Ĉefurbo | Bruselo | ||||
- koordinatoj | , 4° O 50.8466666666674.352551° N, 4° O [+] | ||||
Areo | 161,38 km² (16 138 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 218 255 [+] (2020) | ||||
Ĉefulo | Rudi Vervoort (ekde 7-a de majo 2013) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | BE-BRU | ||||
Brusela Ĉefurba Regiono | |||||
Vikimedia Komunejo: Brussels-Capital Region [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
| |||
Oficialaj lingvoj | franca kaj nederlanda | ||
Areo | 161 km² | ||
Loĝantoj | 1.031.215 (2007-01-01) | ||
Ĉefurbo | Bruselo | ||
Ŝtatformo | Regiono | ||
Retpaĝo | www.brussels.irisnet.be |
Ekde la fino de la Dua Mondmilito, Bruselo estis ĉefa centro por internacia politiko kaj iĝis la multlingva hejmo de nombraj internaciaj organizoj, politikistoj, diplomatoj kaj civilaj funkciuloj. Bruselo estas de facto la ĉefurbo de la Eŭropa Unio ĉar ĝi gastigas nombrajn ĉefajn instituciojn de la menciita Eŭropa Unio (dum la aliaj administraj centroj estas Luksemburgo kaj Strasburgo). Ankaŭ la sekretariaro de Benelukso kaj la sidejoj de Nordatlanta Traktata Organizo (NATO) situas en Bruselo.
Historie brabanto-parolanta urbo, ĝi travivis lingvan ŝanĝon al la franca el la fino de la 19a jarcento antaŭen. Nuntempe la majoritata lingvo estas franca, kaj la Brusela Ĉefurba Regiono estas oficiale dulingva enklavo ene de la Flandra Regiono. Ĉiuj trafiksignoj, stratonomoj, kaj multaj avertoj, reklamoj kaj servoj estas montrataj en ambaŭ lingvoj. Krome Bruselo estas pli kaj pli iĝanta multlingva pro la pliiĝantaj nombroj de enmigrantoj, rifuĝintoj kaj minoritataj grupoj kiuj parolas siajn proprajn lingvojn.
Ĝi apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio sed estas aparta dulingva regiono. Oficialaj lingvoj estas la franca kaj la nederlanda. Proporcie en la regiono loĝas 85 ĝis 90 % da franclingvanoj ; 10 ĝis 15 % da nederlandlingvanoj. La franclingva kaj nederlandlingva komunumoj respondecas ene de la teritorio pri kulturo, edukado, asistado al personoj kaj sano.
Ekde 1989 la bruselanoj rajtas mem elekti siajn regionajn reprezentantojn: la Brusela Ĉefurba Konsilantaro. El tiu ĉi konsilantaro estas kompilitaj la respektivaj konsilantaroj por la flandra kaj franclingva komunumo.
Nomo franclingva | Nomo nederlandlingva | Numero sur la mapo |
---|---|---|
Anderlecht | 1 | |
Auderghem | Oudergem | 9 |
Berchem-Sainte-Agathe | Sint-Agatha-Berchem | 11 |
Bruselo | 2 | |
Etterbeek | 4 | |
Evere | 5 | |
Forest | Vorst | 18 |
Ganshoren | 6 | |
Ixelles | Elsene | 3 |
Jette | 7 | |
Koekelberg | 8 | |
Molenbeek-Saint-Jean | Sint-Jans-Molenbeek | 13 |
Saint-Gilles | Sint-Gillis | 12 |
Saint-Josse-ten-Noode | Sint-Joost-ten-Node | 14 |
Schaerbeek | Schaarbeek | 10 |
Uccle | Ukkel | 17 |
Watermael-Boitsfort | Watermaal-Bosvoorde | 19 |
Woluwe-Saint-Lambert | Sint-Lambrechts-Woluwe | 15 |
Woluwe-Saint-Pierre | Sint-Pieters-Woluwe | 16 |
Pro la federacia strukturo de Belgio ankaŭ aliaj aŭtoritatoj estas dividitaj; tiel ekzistas 6 interkomunumaj policoj. Tamen ekzistas unu sola teritoria administracio de la regiono, kiu laŭ taksoj responsas pri 99 % de ĝia administrado. Krome ekzistas du-komunuma aŭtoritato (Gezamenlijke Gemeenschapscommissie / Commission communautaire), kiu okupiĝas pri iuj kulturaj institucioj de "nacia intereso" belga.
La Verda Promenejo estas promen- kaj biciklo-vojo ĉirkaŭ la Brusela Ĉefurba Regiono kiu estas ĉirkaŭ 65 km longa. La vojo ligas la parkojn de la tiel nomata "dua ringo" ĉirkaŭ tiu regiono. Ĝi estas pli longa ol la Verda Promenvojo René-Dumont, kiu situas en Parizo.
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
Regionoj: Flandra Regiono - Valonio - Brusela Ĉefurba Regiono |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brusela Ĉefurba Regiono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.