publikigita versio estis patrolita je 31 mar.
2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 31 mar. 2024.
Tirano (albane Tiranë ofte latinskribite en naciaj lingvoj kiel Tirana) estas ĉefurbo de Albanio, situante ĉe la rivero Ishm kaj havante 700.000 loĝantojn (stato 2002). Tirano havas universitaton, muteojn, flughavenon kaj kulturejojn. Ĝi estas ĉefejo de prefektujo Tirano kaj la samnoma distrikto.
Tirano | |||
albane Tiranë | |||
ĉefurbo | |||
Tirano | |||
| |||
Oficiala nomo: Tiranë | |||
Ŝtato | Albanio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Tirano | ||
Distrikto | Distrikto Tirano | ||
Historia regiono | Otomana imperio | ||
Montaro | Montaro Dajti | ||
Riveroj | Tirano, Ishëm | ||
Situo | Tirano | ||
- alteco | 110 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 19′ 48″ N 19° 49′ 12″ O / 41.33000 °N, 19.82000 °O | ||
Areo | 41,8 km² (4 180 ha) | ||
Loĝantaro | 618 431 (2008) | ||
Denseco | 14 795 loĝ./km² | ||
Fondita | 1614 | ||
Urbestro | Erion Veliaj (ekde 21-a de julio 2015) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1001–1028 | ||
Telefona antaŭkodo | +355 4 | ||
Nacia heroo | Gjergj Kastrioti Skanderbeg | ||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Situo enkadre de Albanio | |||
Urba mapo | |||
Vikimedia Komunejo: Tirana | |||
Retpaĝo: www.tirana.gov.al | |||
La urbo kuŝas ĉe la piedoj de la Dajti-montoj (1613 m super m.n.) kaj ĉirkaŭ 30 km de la marbordo. Sude kaj okcidente fermas la urbon montetoj. La sola vojo en nordokcidento malfermiĝas al ebenaĵo. Ĉe la norda urborando fluas la rivero Tirano. Kelkajn kilometrojn sude fluas la Erco preter Tirano. La urban centron trafluas la rivereto Lana.
En Tirano regas mediteranea klimato kun jara averaĝa temperaturo de 16 °C kaj jara precipitaĵo de 1200 mm.
Tirano evoluis dum la komunismo grava industria urbo en Albanio. Tie funkciis cementuzinoj, maŝinindustrio, ŝuo- kaj teksaĵindustrio, vitroprilaboro kaj nutraĵindustrio. Tiuj fabrikoj nun parte ne laboras, la laboristoj nun laboras en la tria (serva) sektoro (komerco, konstruoj).
Tirano situas 40 km de la plej grava albana haveno Durrës. Ekde la jaro 2000, la du urbojn interligas aŭtoŝoseo. Fervojo iras tra Durrës al Vlora kaj Pogradec, Shkodra.
Ĉirkaŭ 25 km nordokcidente troveblas la internacia flughaveno Tirana-Rinas "Mother Teresa Airport".
La enurba trafiko okazas per busoj.
La bildon de la urbo regas la stalinismaj slabokonstruaĵoj.
La simbolo de la urbo estas la Skanderbeg-monumento sur la samnoma placo. Famaj estas ankaŭ la Sulejman-Paŝa-Moskeo apud tio kaj la statuo al la Patrino Albanio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tirano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.