De facto estas latina esprimo uzata en pluraj lingvoj por esprimi fakte (aŭ fakta), efektive aŭ en praktiko.
Oni uzas ĝin kiel kontraŭaĵon al la latina de jure ("laŭ leĝo", "laŭ juro") en okazoj, kiam fakto aŭ praktiko diferencas de reguloj kaj preskriboj.
Certa objekto aŭ aranĝo eĉ povas iĝi de facto standard (esprimo anglalingva), tio estas praktika normo, laŭfakta normo, ĉar oficiala normo (de iure) ne ekzistas aŭ ĝi estas malmulte uzata en praktiko, eventuale eĉ nekonvena. En tiuj okazoj la produktantoj normale direktas sin laŭ la la praktika (de facto) normo.
Registaro ''de facto'' (do fakte aŭ ne de iure) estas tiu kiu funkcias kiel registaro sed ne estas agnoskita oficiale fare de iu ajn jura regularo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article De facto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.