Moskva provinco estas federacia subjekto de Rusio, la plej dense loĝata provinco de Rusio, situas en Centra federacia regiono.
Kelkaj ĝiaj partoj estas fakte apudurboj de Moskvo. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 7 708 499 loĝantoj sur areo de 45 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 168 loĝantoj/km².
Subjekto de Rusia federacio | |
Moskva provinco Московская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Moskvo |
Guberniestro | Andrey Vorobyov (ekde ) |
Fondita | 14-a de januaro 1929 |
Demografio | |
Loĝantaro | 7 095 120 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010) |
Loĝdenso | 155 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (91,0 %) ukrainoj (2,2 %) (Stato: 2002) |
Geografio | |
Areo | 45 799 km² |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 140000–144999 |
Aŭtokodoj | 50, 90, 150, 190, 750 |
OKATO | 46 |
ISO 3166-2 | RU-MOS |
Retpaĝaro | www.mosoblonline.ru |
Urbego Moskvo situas ene de Moskva provinco, sed estas aparta federacia regiono. Sidejoj de la provincaj institucioj (estraro, ministerioj ka.) estas ĉefe en Moskvo.
Laŭ volumeno de industria produktado la Moskva provinco okupas la duan lokon inter la regionoj de Rusio (post Moskvo mem).
Fondita en la 14 de januaro 1929.
Moskva provinco limas al Moskvo, Kaluga provinco, Smolenska provinco, Tverja provinco, Jaroslavla provinco, Vladimira provinco, Rjazanja provinco, Tula provinco.
La provinco situas en centro de Orienteŭropa ebenaĵo. La reliefo de Moskva provinco estas ĉefe ebena.
La klimato de Moskva provinco estas modera kontinenta, sezoneco estas eksplicita. Someroj estas varmaj, vintroj estas modere malvarmaj. Averaĝaj januaraj temperaturoj estas −10 °C, juliaj 19 °C, jaraj 5 °C.
Ĉiuj riveroj en Moskva provinco apartenas al la baseno de la Volgo. La plej gravaj riveroj de Moskva provinco estas Okao, Moskva, Klazjma.
En Moskva provinco situas 77 urboj (2012).
Grandoj urboj de Moskva provinco (2010) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Moskva provinco konsistaj el 36 administraj distriktoj kaj 36 urboteritorioj. Lasta teritoria aliorganizado okazis en 2015.
Ĉefurbo: Moskvo
Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Moskva provinco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.