Marabuto (arabe مَربوط marbūṭ aŭ مُرابِط murābiṭ, kiu estas ligita/gardita) estas islama religia estro kaj instruisto en Okcidenta Afriko, kaj (historie) en Magrebo.
La marabuto estas ofte fakulo de la Korano, aŭ religia instruisto. Aliaj povas esti vagantaj religiaj homoj kiuj survivas el almozoj, sufiaj murŝidoj ("gvidistoj"), aŭ estroj de religiaj komunumoj. Aliaj povas teni vivan sinkretismajn antaŭ-islamajn tradiciojn, kiaj amuletoj por bona sorto, prezidante je variaj ceremonioj, dirante futuron, kaj en kelkaj okazoj aktive gvidante la vivojn de la sekvantoj. La ofta praktiko ricevi donacojn aŭ monon pro tiu servo estis malaprobita de ortodoksai islamanoj.
Pro etendo, marabuto estas ankaŭ Sanktejo sur la loko, kie tombokuŝas tia ermito. Laŭ Francisko Azorín morabo (alternative) estas Tipa araba ermitejo. Li indikas etimologion el la araba morabit (ermito), el mo + ribat (preĝejo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marabuto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.