Ĉevalvetkuro estas sporto.
Paroj de ĉevalo kaj rajdanto kurkonkuras tra difinita distanco. Rajdanto de ĉevalvetkuro estas ĵokeo. Nuntempe ĉevalvetkuro grave rilatas al hazardludo.
Ĉevalvetkuro okazas je hipodromo, vetkurejo. Ĉiu konkurso de kuro estas nomata vetkuro, kaj oni okazigas kelkajn vetkurojn en unu tago.
Ekzistas kelkaj tipoj da tiaj vetkuroj. Unu estas trotado por ĉevaloj, kiuj atingas altan rapidecon en tiu marŝmaniero. Povas esti trotado kun rajdanta ĵokeo aŭ trotado, kie la ĉevalo tiras ĉareton nomatan sulky. Aliaj vetkuroj okazas per galopado. En galopado ekzistas du tipoj: ebena vetkuro kaj obstakla vetkuro. En obstakla vetkuro estas tri tipoj: heĝoj, steeple-chase kaj cross country.
Rajdante ĉevalon ĵokeoj kuras certan distancon, kaj oni atribuas premion al la unua atinganto de finlinio. En multaj ĉevalvetkuroj oni juĝas la pason de nazo de ĉevalo tra finlinio kiel golo.
Plej uzataj rasoj por vetkuroj estas Thoroughbred, Araba ĉevalo, Anglo-Araba ĉevalo, American Quarter Horse, Amerika Standardbred ktp. Je Ban'ei-ĉevalvetkuro, oni uzas ofte grand-rasojn: Persijn, Percheron k.c. .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉevalvetkuro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.