Pola-Litova Unio

La Pola-Litova Unio estis kuniĝo de la Krono de la Regno de Pollando kaj la Granda Duklando de Litovio (Litvo).

Komencis ĝin la Kreva Unio (1385). Ĝis 1569 la konfederacio estis persona unio, en kiu kuna estis la persono de la ŝtata gvidanto, sed la ŝtataj institucioj estis apartaj. Post la Lublina Unio temis pri reala unio, federacia ŝtato nomata Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ĝian ekziston finis la 3-a dispartigo de Pollando kaj Litovio en 1795.

Pola-Litova Unio
La teritorio de la Pola-Litova Unio tio estas Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Pola-Litova Unio
    Respubliko de Ambaŭ Nacioj

    La ĉefa kaŭzo de la unio estis minaco flanke de agreso de Grandprinclando Moskvo, la armee ekspansiema Ordeno de germanaj kavaliroj kaj tio, ke Ludoviko la Hungara ne havis viran idon. Ludoviko volis transdoni la potencon al sia filino - Jadviga, sed laŭ pola tradicio virino ne rajtis esti surtronigita. En 1374 Ludoviko eldonis la privilegion de Košice, laŭ kiu la pola reĝo ne rajtis fari novan imposton al la nobelaro. Por la privilegio, nobelaro konsentis surtronigi Jadviga'n en 1384. Kiam ŝi geedziĝis kun Jogaila, la grandduko de Litovio, tiu transprenis la polan kronon kaj alprenis la polan reĝan nomon Ladislao la 2-a, dum lia kuzo Vytautas transprenis la kronon de la grandduko de Litovio. Kaj Jogaila kaj Vytautas en la traktato pri la Kreva Unio 1385 interkonsentis pri konstanta alianciĝo inter Pollando kaj Litovio, kaj tiu kuniĝo restis ĝis 1795.

    Laŭ Oskar Halecki ĉefa premiso por la unio kaj federacio estis evito de armita konfronto de la ambaŭ ŝtatoj sur teritorioj de eksansiema Rusa carlando. La Lublina unio por kelkaj jarcentoj difinis ĉefajn direktojn de la komuna politiko. La pola historiozofo Jan Matejko pentris ĝin okaze de la 350-a datreveno.

    Vidu ankaŭ

    Tags:

    138515691795Dispartigoj de PollandoGranda Duklando de LitovioKonfederacioKreva UnioKrono de la Regno de PollandoLitvoLublina UnioPersona unioRespubliko de Ambaŭ Nacioj

    🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

    BiologioLumoCroix-de-feu1962Leona kapitelo de AŝokoTagoj en historioEŭropa BultenoJuchitán de ZaragozaMasturbadoLupusa nefritoBuchèresArmenioIndiana flutoEnkarniĝoMao ZedongTSorongRozsochatecUnua Kaŝmira MilitoNe-registara organizaĵoKomuna norma datumaroTropika jaro28-a de septembroDanioOne Hundred and One DalmatiansWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)BiascaJapanioL’ AvaruloDeng XiaopingBrita imperioElemento de grupo 11Griza papagoŜakoEŭropa UnioPreventa militoMagnesia ĉe rivero MeandroIslama kalendaro1Vatnajökull (nacia parko)Usona piedpilkadoRusioNajac24-a de septembroInformadikoWhen Harry Met Sally...VTurkioDiaĵoRahim Jar ĤanManĉestro23-a de septembro1940-aj jarojListo de verkistinojWorldometerLeslie MandokiBasbalo69KoranoStrasburgoHipofosfita acidoLaifourJaroFebruaro de 2023GekoMaria PlainĈilio2003GermanioUnuĉeluloPokeroKazeo🡆 More