Jugoslavaj Militoj: Serio de militoj kaj konfliktoj (1991–2001) en Balkanio

La Jugoslavaj Militoj estis kaj etnaj kaj politikaj militoj okazintaj el 1991 al 2001 sur la teritorio de iama Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ) dum la Disfalo de Jugoslavio. La politika krizo dum la 1980-jaroj en SFRJ rezultis forlason de respbulikoj el Jugoslavio, provokis militojn inter serboj kaj aliaj nacioj. Tiuj militoj estis ĝenerale konsideritaj kiel serio de tre separataj sed rilataj militokonfliktoj okazintaj kaj tuŝintaj plej el la iamaj jugoslavaj respublikoj.

Former Yugoslavia 2006.png
Mapo de la ses jugoslavaj respublikoj kaj aŭtonomaj provincoj tiamaj.
Jugoslavaj Militoj: Resuma listo de konfliktoj, Disvolvigo, Notoj
Collage Yugoslav wars

Resuma listo de konfliktoj

  • Milito en Slovenio (1991)
  • Kroata Milito de Sendependeco (1991–1995)
  • Bosnia Milito (1992–1995)
  • Kosova Milito (1998–1999), inklude la sekva okazintaĵo de la Bombado de NATO super Jugoslavio
  • Albana Insurekcio en la Valo de Preševo (1999-2001)
  • Albana Insurekcio en la Respubliko Makedonio (2001)

Tiuj militoj finiĝis je pactraktatoj, kun plena internacia agnosko de novaj ŝtatoj, sed kun granda ekonomia kaj homa damaĝo en la regiono.

Disvolvigo

Dekomence la Jugoslava Popola Armeo (JNA) klopodis konservi la unuecon de la tuta Jugoslavio per subpremado de la separismaj registaroj; tamen la JNA pli kaj pli venis sub la influo de la Serbia registaro de Slobodan Milošević kiu alvokis per retoriko de serbia naciismo kaj klopodis elteni la jugoslavan ŝtaton aŭ konservi la unuecon de la Serboj en unu ŝtato; kiel rezulto la JNA ekperdis Slovenojn, Kroatojn, Kosovalbanojn, Bosnojn, kaj etnajn Makedonianojn, kaj efektive iĝis Serbia armeo. Laŭ la informo de 1994 de Unuiĝintaj Nacioj, la serba flanko ne celis restaŭri Jugoslavion, sed krei novan ŝtaton laŭ modelo de "Granda Serbio" kun partoj de Kroatio kaj Bosnio.

Ofte priskribita kiel la plej mortiga konflikto en Eŭropo ekde la Dua Mondmilito, tiuj konfliktoj estis akuzitaj de diversaj flankoj pro militkrimoj kiel etna purigado fare de ĉiuj flankoj, krimoj kontraŭ homaro kaj milita seksa perfortado. Tiuj militoj estis la unuaj konfliktoj ekde la Dua Mondmilito kiuj estis formale juĝitaj kiel genocido (kvankam finfine nek Serbio nek Kroatio rezultis kondamnitaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, eble ĉar ambaŭ estis kaj akuzintoj kaj akuzitoj) kaj multaj individuaj partoprenintoj frontis akuzojn de militkrimoj. La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio estis establita de UN por juĝi tiujn krimojn.

Laŭ la Internacia Centro por Transira Justico, la Jugoslavaj Militoj rezultis en morto de 140,000 personoj. La Humanjura Centro asertis ke en al konfliktoj de la dissolvata Jugoslavio almenaŭ 130,000 personoj perdis sian vivon.

Notoj

Libroj

Aliaj fontoj


Eksteraj ligiloj

Tags:

Jugoslavaj Militoj Resuma listo de konfliktojJugoslavaj Militoj DisvolvigoJugoslavaj Militoj NotojJugoslavaj Militoj Eksteraj ligilojJugoslavaj Militoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MatematikoFrapskatoloBPrezidanto de UsonoSuna eklipsoMarie-AntoinetteAlmenara (Castellón)Kálmán Stoll7-a jarcentoAlgarveLa Nigra Legendo pri la Papo de HitleroEsperanto-muzikoAmbaŭseksemoVallada (stacidomo)FuendetodosAstrud Gilberto3-UndekenoFajliloPutin ĥujloWayback MachineUzbekioAnglosaksa lingvoKreismoRembrandtTertremoArcaicam EsperantomTraktato pri kreado de SovetunioŜtato RiversTokiponoKolonioUrinadoFingrumadoTerotagoĴerzejoOnomatopeoj en EsperantoGrundoVila Real de Santo AntónioZaragozoŜava alfabeto20-a jarcentoAgincourt House (Monmouth)Sankta KastuloTriopismoKartagoCenzopapaKafoBordozoPreĝejo Sankta Denizo (Salomonsborn)1-DekenoPeter Karl ThurwieserKlitoro1-OktenoCirkumcidoKuketoUsonoDumetilakrilamidoTaksonomioDinanPropagandoSestaga militoSkeletoGamelanoEŭska lingvoInsulo de la RozojJesuo KristoGlano (peniso)🡆 More