Jugoslavio, aŭ Jugoslavujo, estis nomo de historia ŝtato en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis ekde 1918 ĝis 2003 en iom malsamaj formoj.
Ĝi konsistis el ses landoj:
Jugoslavio | |||||
Југославија | |||||
Jugoslavija | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Hej Slovenoj | |||||
historia lando • suverena ŝtato • Mediteranea lando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Beogrado | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | serbokroata lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | serbokroata lingvo, slovena lingvo, makedona lingvo, albana lingvo | ||||
Loĝantaro | 23 271 000 (1991) | ||||
Horzono | UTC+01:00 | ||||
Interreta domajno | .yu | ||||
Telefona kodo | +38 | ||||
Plej alta punkto | Triglav | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | monarkio | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | jugoslava dinaro | ||||
| |||||
Post la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".
Dum la Dua Mondmilito organiziĝis gerila movado de Jugoslavaj Partizanoj. Ĝi estis konsiderata la plej efika en Eŭropo el la kontraŭ-Aksaj rezistomovadoj dum la Dua Mondmilito, ofte kompare kun la Pola Rezistomovado, kvankam tiu lasta estis ĉefe ne-komunisma sendependa movado. La Jugoslava Rezistomovado estis estrita de la Komunisma Partio de Jugoslavio. Ties komandanto estis la marŝalo Josip Broz Tito. La Partizanoj organizis gerilan kampanjojn, kiu atingis grade pliiĝantajn nivelojn de sukceso kaj subteno fare de la popolo, kaj sukcesis kontroli grandajn areojn de jugoslava teritorio. Tiuj estis administrataj pere de "popolkomitatoj", organizitaj kiel civilaj registaroj en areoj de la lando kontrolitaj de la komunistoj; oni starigis eĉ limigitajn armindustriojn.
La termino jugoslavoj estis kaj estas uzata de tiuj kiuj konsideras, ke serboj, kroatoj, bosnoj kaj montenegranoj estas unika popolo, kaj ke slovenoj kaj macedonianoj spite lingvajn kaj religiajn diferencojn derivitaj de la imperioj kiuj dominis en ties teroj en la pasinteco, estas grava kaj ŝlosila parto de la jugoslava identeco. La koncepto de jugoslavoj ŝanĝiĝis depende de la historia epoko kaj pli precize antaŭ la Unua Mondmilito, post la Unua Mondmilito, pro la Deklaro de Korfuo, la periodo intermilita, dum la Dua Mondmilito, dum la epoko de la Socialisma Jugoslavio kaj en la epoko de la Jugoslavaj Militoj. La jugoslavoj estas kun la bulgaroj parto de la sudaj slavoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jugoslavio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.