Aŭstrio-Hungario aŭ Aŭstri-Hungario aŭ Aŭstrujo-Hungarujo, ankaŭ konata kiel Danuba Monarkio kaj kiel Habsburga Imperio aŭ Habsburga monarkio, estis duopa monarkio en Eŭropo, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1918.
Ĝi estis federacio el la imperio Aŭstrio kaj la Hungara reĝlando sub komuna monarko.
En Regna konsilantaro reprezentitaj reĝlandoj kaj landoj kaj landoj de sankta Stefana krono hungara | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato • imperio • real union • lando | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo: | 676 615 km² (en la jaro 1910) | ||||||||||||||||||||||||||||||||
La plej longa rivero: | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 51 390 223 (en la jaro 1910) | ||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto: | |||||||||||||||||||||||||||||||||
romkatolika (ŝtata religio) | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||
aŭstra-hungara guldeno • aŭstra-hungara krono guldeno | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo: | 1918 (per disfalo) | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||
Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en 1521 per la geedziĝo de princino Ana de Bohemio kaj arkiduko Ferdinando la 1-a, kiu post la abdiko de sia frato Karolo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Roma Imperio. Post la morto de Ladislao la 2-a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto de Hungario kaj Bohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.
Post la Franca Revolucio Aŭstrio pli koncentriĝis orienten, kaj post la fino de la Sankta Romia Imperio en 1806 ties lasta imperiestro Francisko iĝis aŭstria imperiestro.
Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en la imperia administrado, ili ribelis en 1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlich", imperiestra kaj reĝa).
Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kun Vieno, ne ricevis ĝin ĝis la Unua mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn. La slavoj en la regno estis geografie dividitaj en sud-slavojn (serboj, kroatoj, slovenoj) kaj okcident-slavojn (ĉeĥoj, poloj, slovakoj), inter kiuj troviĝis la german- kaj hungar-parolaj teritorioj.
La okcident-slavaj partoj post la Unua mondmilito formis la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kiel pruvas jena templinio:
El la sud-slavaj provincoj post la Unua mondmilito ekestis la reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, poste nomita Jugoslavio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aŭstrio-Hungario, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.