ĉu anstataŭ la markilo signo en la priskribo ne devas esti blazono? --Lohengrin 18:37, 7.
Dec 2008 (UTC)
Tre fruaj ŝtatoj foje ne evoluis el solida antaŭa ŝtato, aŭ la antaŭa ŝtato ankoraŭ ne disponis pri ŝtata blazono (ekzemple la frumezepoka franka imperio). Tamen en la informkesto devige antaŭvidatas mencio de antaŭa ŝtato kun blazono. Bonas meti iun indikon kiu situacio estis en la teritorio antaŭ la ekesto de la ŝtato - plej bone iun indikon kiu gvidas al koncerna artikolo (ĉar la informkesto aŭtomate kreas internan ligilon), se necese per alidirektilo. Sed gravas mencii ke simpla nemencio de blazono en la koncerna informkesta parametro kreas strangan demandosignon, kaj ke rekomendindas en kazo de neekzista blazono en tiu parametro meti la dosieronomon "blank.png" - tiam ne ekestas informkesta eraro, sed simple anstataŭ la blazono metiĝas blanka spaceto. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 2 Mar. 2015 (UTC)
Saluton. Mi jam kelkfoje cerbumis, kial la ŝablono nomiĝas "Informkesto pereinta ŝtato". En multaj lingvoj estas io kiel "Informkesto historia ŝtato". Ĉu ni eble ŝanĝu al tiu pli facile komprenebla titolo? La nuna ja senprobleme povus fariĝi alidirektilo. --Tlustulimu (diskuto) 19:55, 3 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu:, vi petis la ŝtaton sen antaŭulo, jen ĝi: Graflando Provenco. Fakte nun tie estas ankaŭ aliaj problemoj en parametroj. Yurij Karcev (diskuto) 19:14, 25 Okt. 2015 (UTC)
Estas eblo en la informkesto meti informojn pri flago kaj blazono, sed ne estas eblo meti ŝtatan himnon - trian ŝtatan simbolon. Tio ĵus mankas al mi en la informkesta uzo en la artikolo GDR, kies himno Leviĝintaj el ruinoj ja havas propran esperantlingvan artikolon. Kaj ankaŭ ekzistas ekzemple tekstoj pri la himnoj de Sovetunio, Ukraina, Estona kaj Latva SSR. Mi nun ne kreas tiun aldonon, nur instigas al ĝi. ThomasPusch (diskuto) 15:04, 16 mar. 2019 (UTC)
Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke ne eblis aldoni devizon de la pereinta ŝtato. Sed mi jam korektis tion per malgranda aldono. Ekzemplo pri uzo jam troviĝas en la artikolo Inkaa imperio. - Tamen ankoraŭ mankas ebleco aldoni informon pri imperiestroj (precipe ilia nombro) kaj dinastio, kiel montras la antaŭe menciita artikolo. Do, al kiu parto de la informkesto tio povus esti aldonata? - Amike Tlustulimu (diskuto) 14:27, 23 sep. 2022 (UTC)
Kio okazas kiam la du estas la sama en vikipedio (ekz Romia Imperio)? Ĉu ni deziras montri la saman bildon dufoje flankalflanke? Sj1mor (diskuto) 16:59, 26 mar. 2024 (UTC)
{{
#ifeq: en la kodo, kiel mi ĵus faris. La ripeto malaperis en Romia Imperio. Tlustulimu (diskuto) 10:10, 27 mar. 2024 (UTC)Ĉu indas aldoni? Sj1mor (diskuto) 05:15, 27 mar. 2024 (UTC)
vidu Bakua Komunumo, kial koordinatoj, ĉefestro kaj postaj entoj ja montriĝas en organizaĵo sed ne en pereinta?
Ĝisdatigo petata Sj1mor (diskuto) 09:04, 23 apr. 2024 (UTC)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝablono-Diskuto:Informkesto pereinta ŝtato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.