Konstitucia Monarkio: ŝtatformo, je kiu la monarko reĝas nur laŭ la konstitucio

Konstitucia monarkio aŭ parlamenta monarkio estas ŝtatformo, kie la monarko posedas la ŝtatestrecon.

Temas pri povo de meze simbola karaktero, ĉar ĝi troviĝas regulita de leĝo aŭ leĝaro, ofte konstitucio. Ĝi karakteras ankaŭ pro la fakto, ke la reĝoreĝino havas moderecan aŭ arbitracian rolon en la politika konfliktaro de la registaro, kutime elektita demokratie.

Konstitucia Monarkio: ŝtatformo, je kiu la monarko reĝas nur laŭ la konstitucio
Konstituciaj monarkioj kun reprezenta parlamenta sistemo en ruĝo. Aliaj konstituciaj monarkioj (montrataj en viola) havas monarkojn kiuj daŭre ĝuas grandan politikan influon, sed ene de iaj leĝaj limoj.

Male al absoluta monarkio, politika scienco distingas inter konstitucia monarkio kaj parlamenta monarkio. En la konstituciaj monarkioj, la reĝo konservas la suverenecon aŭ kunhavas ĝin kun la popolo al kio aldoniĝas serio de rajtoj pere de ĉarto aŭ konstitucio. Male, en la parlamentaj monarkioj la suvereneco sidas, en sia praktika tuto ĉe la popola volo, kaj la monarko estas figuro esence simbola. La klasika ekzemplo de konstitucia monarkio estas la Britio, kiu ne posedas kodigitan konstitucion, sed leĝaron, kiu formas aŭ anstataŭas ĝian konstitucion.

Kvankam la aktualaj konstituciaj monarkioj estas majoritate reprezentaj de demokratiaj sistemoj (konstituciaj demokratiaj monarkioj), historie ne ĉiam estis tiel. Multaj el la monarkioj kunekzistis kun faŝistaj (aŭ praktike faŝismaj) konstitucioj kiel en ItalioJapanio, aŭ kun diktaturoj de milita registaro kiel en Tajlando en 2007. Tiuokaze indus paroli plej bone pri diktatoraj monarkioj anstataŭ pri konstituciaj ĉar la koncepto konstitucio rilatas ĉefe al establo de demokratio.

Konstitucia monarkio estis intermeza aŭ evolua paŝo antaŭ la apero de la unuaj modernaj respublikoj kiel Usono kaj Francio ĉefe fine de la 19-a jarcento. Oni klopodis paŝi el absolutaj monarkioj, ĉefaj reprezentantoj de la Antikva Reĝimo, al parlamentaj monarkioj kun senlima povo.

Vidu ankaŭ

Tags:

DemokratioKonstitucioLeĝoMonarkioMonarkoRegistaroReĝinoReĝoSimboloŜtatestroŜtatformo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HrabyněDistrikto Banská BystricaTriopismoAbraham LincolnRapidresponda kodoArad (urbo)Universitato HarvardSanoFrancisco de GoyaLurcy-LévisEsperanto-simboloStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoYoussef HindiVikimedia KomunejoVegetaĵa oleo1-a de majoLope de VegaPecicaCho Sung HoCastro MarimLatinida lingvaroMano de IrulegiSebișOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoJohann Gregor MendelAlcalà de XivertTünde FülöpAlcalà de Xivert (stacidomo)MohamedoEnuguTeplýšoviceMalvola orgasmoUnuiĝinta ReĝlandoEliza OrzeszkowaBiblioNacia monumento de la dua mondmilitoMunicipoj de Valencia KomunumoJózsef Nemes-LampérthĜenerala Datum-Protekta RegularoI2PBriteliro2-Nonino2-ButinoNudismoStir-helpa sistemoItalioProvinco KanadoWolfred NelsonFuseta (stacidomo)Fluganta SpagetmonstroAplikprograma interfacoSandviĉo (seksumado)Sebiș (Drăgănești)Genra duumismoPIVPâncotaKameraoBonaeroVjetnama militoKalifornioKoko🡆 More