Vojvodino - Vojvodina (serba-cirila: Војводина; hungare Vajdaság) - estas aŭtonoma regiono en la nordo de Serbio.
Ĝi ampleksas 21506 km² kaj havas limojn kun Hungario (norde), kun Kroatio (okcidente), kun Rumanio (oriente) kaj kun Bosnio kaj Hercegovio en sudokcidento. La tereno de la regiono estas grandparte ebena. Vojvodinon trairas la riveroj Danubo, Tiso kaj Sava.
La ĉefurbo de Vojvodino estas Novi Sad.
Vojvodino | ||||
---|---|---|---|---|
Aŭtonoma regiono | ||||
Distriktoj de Vojvodina: Okcidenta Baĉka (viola), Norda Baĉka (helblua), Suda Baĉka (flava), Suda Banato (blua), Norda Banato (verda), Meza Banato (ruĝa), Srem (bruna) | ||||
Flago | Blazono | |||
aŭtonomia provinco de Serbio • statistika regiono de Serbio [+] | ||||
Lando | Serbio | |||
Supermara alteco | 99 m. i. J. [+] | |||
Ĉefurbo | Novi Sad | |||
- koordinatoj | , 20° O 45.2500000119.8500000145° N, 20° O | |||
Areo | 21 507,3 km² (2 150 730 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 740 230 [+] (2022) | |||
Denseco | 80,91 loĝ./km² [+] [+] | |||
ISO 3166-2 | RS-VO | |||
| ||||
Vojvodino | ||||
Vikimedia Komunejo: Vojvodina [+] | ||||
La etna konsisto el tiu regiono estas komplika kaj riĉega. Estas 6 oficialaj lingvoj (la serba, la hungara, la slovaka, la kroata, la rumana, la rusina) kaj ĝis 26 etnaj grupoj, el kiuj la hungaroj kun ĉirkaŭ 14 % estas la plej granda minoritato.
Tiu regiono dum la mezepoko apartenis al Hungara reĝlando, poste al Osmana Imperio, baldaŭe al Habsburga Imperio. Kiel provinco, ĝi funkciis inter 1849-1860, ĉar la Habsburgoj per tio dankis por la serboj la batalojn kontraŭ la hungaroj. Post la 1-a mondmilito Vojvodino apartenas al la estonta Jugoslavio. Post la 2-a mondmilito 100000 da germanoj estis aŭ deportitaj aŭ forpelitaj aŭ murditaj, la saman sorton havis ankaŭ la hungaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vojvodino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.