Pubhararo (latine: Pubes), aŭ pubvilo, nomiĝas la hararo ĉirkaŭ la viraj kaj inaj seksorganoj kreskanta ekde la komenco de pubereco kiel parto de la korpohararo.
La pubhararo estas parto de la duarangaj seksaj karakteroj. Ĝi aperas samtempe kun la seksmaturiĝo, pro tio ĝi memorigas ankaŭ la etimologian parencecon de la du vortoj pubera (= seksmatura) kaj pubo (= seksorgana korporegiono, kun sia hararo), dum pubio estas la antaŭa parto de la koksosto.
La pubvilo kreskas ĉirkaŭ la genroj de puberecaj geknaboj , viroj, kaj virinoj
La pubvilo evidentigas la sekmaturecon de la homo. Kelkaj kuracistoj konjektas, ke tiuj haroj ŝirmas la genrojn kontraŭ malpuraĵojn kaj retenas varmecon de la genroj.
Kelkaj kulturoj taksas pubharojn erotikaj. Kelkaj aliaj kulturanoj razas al si la pubharojn pro tio, ke ili taksas ilin malpuraj. Laŭ la Sikoj, iel ajn forigi harojn estas peko.
La bildo "La origino de la mondo" (L’Origine du monde) de Gustave Courbet, publikigita en 1866, estis iu el la unuaj pentraĵoj en la eŭropa arto de la Nova epoko, kiu prezentis virinon kun pubharoj. Je certeco ĝi estis la unua, kiu faris tion eksplicite kaj demonstre. La bildo siatempe kaŭzis skandalon kaj ankaŭ hodiaŭ provokas vehementajn reagojn en la publiko.
https://www.self.com/story/why-you-have-pubic-hair (en la angla)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pubvilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.