Vaporo

Vaporo signifas gason, kiu havas ankoraŭ kontakton kun la originala likva aŭ solida fazo, el kiuj ĝi estiĝis per vaporiĝo aŭ sublimiĝo.

Kun paso de tempo estiĝas dinamika ekvilibro, kiam tiom da samkvantaj korpuskloj aliras la likvan aŭ solidan fazon, kiom male el la gaso likviĝas aŭ solidiĝas. La vaporo estas tiam saturita. La ekvilibran fazon - kiom da korpuskloj aperas en la alia fazo – influas la premo kaj temperaturo de la sistemo. Tio gravas por disdivido de molekuloj.

Vaporo
Supreniranta vaporo ĉe Duke

Se oni apartigas la estiĝantan gasan fazon disde la patrina likva aŭ solida fazo, oni povas pluvarmigi la vaporon per alkonduko de plua varmo. Tiel estiĝas trovarmigita vaporo, kiu jam similas al la gasa fazo.

Se oni malvarmigas la trovarmigitan vaporon malrapide, ĝi atingas iam la t.n. rosopunkton, kiam la vaporo denove saturiĝas kaj okaze de plua malvarmigo kondensiĝas denove al likvaĵo. Okaze de direkta trairo de gasforma al solida stato, tio estas deponado (malsublimiĝo), oni nomas tiun korespondan punkton deponadopunkto, kiu konfuziĝas kun frostopunkto.

Dum la vaporo kiel gaso – neglektante la farbaĵojn – ne estas videbla, oni nomas ĉiutage vaporo la videblan aermiksaĵon kun fajnaj likvaj gutoj (akvovaporo). La konvena faka esprimo estas aerosolo, sed ĉiutage oni diras ankaŭ nebulo aŭ nubo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri vaporo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:

  • Vaporo 
     Havi iom da vaporo en la kapo. 
  • Vaporo 
     Kuiriston vaporo satigas. 
  • Vaporo 
     Malaperis kiel vaporo. 

Referencoj

Tags:

Dinamika ekvilibroFazo de materioGasoLikvoPremoSistemoSolidoSublimiĝoTemperaturoVaporiĝo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

OprostoviceAngla lingvoDenaskaj Esperanto-parolantojKairoKuketoJacques de MolayFunikularoTrisulfidoFederacia vojo 11SanskritoGoogleFaiza Bouguessa16-a de apriloUsenetElektra Fervojo KejsejZimbabvoFarmobienoj de ŜebaoBuŝa seksumadoAcâșIranoEdama fromaĝoHenry Morgenthau (la maljuna)MidzadoPentristoBabar la Elefanto14-a de apriloEl Parnaso de PopolojHagoMichelle ObamaArkeologioAdalberto el BohemujoĈokoladoMalpeza trajnoAraba lingvoSeksa pozicioTârșolțParlamento de la Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝintaj NaciojListo de PokemonojReta etikedoPristimantis gretathunbergaeLibera verkoArtefarita intelektoHimeno1986Păulești (Satu Mare)8-a de apriloPokeroHeroinoKreismoPollandoFrançois HollandeGazaa SektoroRibadeoFondaĵo VikimedioGreta ThunbergDigesta sistemoHejma katoSerio John J. Malone🡆 More