La civila malobeo estas malakcepto obei leĝojn, kiuj ne estas justaj, sed sen perforto.
Ĉi tiu artikolo temas pri senperforta metodo de batalado kontraŭ maljustaj leĝoj. Por anglalingva eseo de jaro 1849 rigardu la paĝon Civila malobeo (eseo). |
Tio estis granda nova ideo de la (lasta fino de la 19-a kaj) 20-a jarcento. Inter aliaj, tio estis fortega batalilo kontraŭ rasismo en Usono kaj por la sendependeco de la koloniaj landoj.
Malmultaj pensantoj studis, kiam la civila malobeo estas justa, ĉar tio estas granda teoria problemo de la civila malobeo. Famaj ekzemploj de civilaj malobeantoj estas Gandhi en Barato kaj Martin Luther King en Usono.
La usona verkisto Henry David Thoreau pioniras la modernan teorion pri ĉi tiu ago en sia eseo el 1849 "Resistance to Civil Government", ["Rezistado al Civila Registraro"] poste retitolita al "Civil Disobedience" ["Civila Malobeo"]. En la eseo Thoreau priskribas siajn kialojn por ne pagi impostojn proteste kontraŭ sklaveco kaj la Meksika-Usona Milito.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Civila malobeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.