Asteriks estas komiksa serio desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny.
Post la morto de René Goscinny en 1977, Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion. Ĝi rakontas la komikajn aventurojn de la Gaŭloj Asteriks, Obeliks, Miraklomiks, Moŝtiks, Malmuziks kaj tiel plu.
Asteriks | |
| |
Universo | Asteriks |
Kreita de | |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Astérix |
Lingvo | franca |
Eldonisto | Dargaud |
Unua apero | 1959 |
Oficiala retejo | https://www.asterix.com/ |
Detaloj | |
Sekso | vira |
Amikoj | Obeliks Miraklomiks Moŝtiks |
Asteriks | |
---|---|
bildliteraturo serio | |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Ni tempas dum la jaro 50 a.K. La tuta Gaŭlio estas okupita de la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlio? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la entrudiĝintoj. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...
Kvin aventuroj de la Gaŭloj estas publikigitaj en Esperanto:
Asteriks-tekstoj estas ofte uzataj en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn, ĉar tiuj allogas junulojn pli ol klasikaj tekstoj. Ankaŭ en Esperanto-kursoj oni povas bonege uzi ilin.
Efika metodo lerni fremdajn lingvojn estas paralela legado. Anstataŭ serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, la lernanto nur devas kontroli la koncernan frazon en la apude kuŝanta patrinlingva libro. Tiumaniere ne nur la unusola vorto estas klarigita, sed la konstruo de la tuta frazo. La Asteriks-libroj taŭgas por tiu metodo.
La nomo de Asteriks devenas de la tipografia signo uzata por marki piednoton: la asterisko (*).
Tiu de lia amiko Obeliks devenas de obelisko, tipo de egipta monumento, kaj de alia tipografia signo: la obeluso (†).
Vidu ankaŭ : Nomoj en Asteriks
Asteriks estas monda sukceso kaj estas legata en pli ol 107 mondaj lingvoj kaj dialektoj, interalie en la
Tipaj por la bildstrioj de Asteriks estas priskribaj nomoj por multaj duarangaj personoj, kiuj ŝanĝiĝas de lingvo al lingvo. Jen kelkaj ekzemploj:
Figuro | Franca | Angla | Hispana | Portugala | Germana | Itala | Nederlanda | Greka | Sveda | Finna |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hundo de Obelix | Idéfix | Dogmatix | Ideafix | Idéiafix | Idefix | Idefix | Idefix | Ιντεφίξ [Idefíx] | Idefix | Idefix |
Druido | Panoramix | Getafix (UR) Magigimmix (USA) | Panorámix | Panoramix | Miraculix | Panoramix | Panoramix | Πανοραμίξ [Panoramíx] | Miraculix | Akvavitix |
Bardo | Assurancetourix | Cacofonix (UR) Malacoustix (USA) | Asurancetúrix | Cacofonix / Chatotorix | Troubadix | Assurancetourix | Assurancetourix | Κακοφονίξ [Kakofoníx] | Troubadix | Trubadurix |
Estro | Abraracourcix | Vitalstatistix (UR) Macroeconomix (USA) | Abraracúrcix | Matasetix / Abracourcix | Majestix | Abraracourcix | Abraracourcix | Μαζεστίξ [Majestix] Μοναρχίξ [Monarchíx] | Majestix | Aladobix |
Edzino de estro | Bonemine | Impedimenta (UR) Belladona (USA) | Karabella | Naftalina | Gutemine | Beniamina | Bellefleur | Μπονεμίνα [Bonemína] / Μιμίνα [Mimína] | Bonemine | Smirgeline |
Maljunulo | Agecanonix | Geriatrix (UR) Arthritix (USA) | Edadepiédrix | Decanonix / Veteranix | Methusalix | Matusalemmix | Nestorix | Μαθουσαλίξ [Methusalíx] / Παλαιοντολογίξ [Paläontologíx] | Senilix | Senilix |
Fiŝvendisto | Ordralfabétix | Unhygienix (UR) Epidemix (USA) | Ordenalfabétix | Ordemalfabetix / Ordenalfabetix | Verleihnix | Ordinalfabetix | Kostunrix | Αλφαβητίξ [Alphavitíx] / Καταλφαβητίξ [Katalphavitíx] | Crabbofix | Amaryllix |
Edzino de fiŝvendisto | Iélosubmarine | Bacteria | Yellosubmarin | ? | Jellosubmarine | Ielosubmarine | Forentientje | Γελοουσαμπμαρίνα [Jellousubmarína] | fru Crabbofix | Jelousubmarine |
Forĝisto | Cétautomatix | Fulliautomatix | Esautomátix | Éautomatix / Automatix | Automatix | Automatix | Hoefnix | Αυτοματίξ [Automatíx] | Smidefix | Caravellix |
Ino, kiun Obelix ŝatas | Falbala | Panacea | Falbalá | Falbala | Falbala | Falbalà | Walhalla | ? | Lillfixa(n) | Mimosa |
Multaj videoludaj adaptoj de Asteriks estis evoluigitaj ekde la 1980-aj jaroj. La ludoj aperis sur malsamaj platformoj kiel la Amiga, Commodore 64, konzoloj de Nintendo, SEGA, Sony, Microsoft aŭ por la hejma komputilo sub Microsoft Windows. Unu ekzemplo estas la ludo Asteriks & Obelix XXL.
La Parc Astérix estas amuzparko malfermita en 1989 en la municipo de Plailly, 30 kilometrojn norde de Parizo, al kiu hotela komplekso estas alfiksita. Dediĉita al la mondo de la komika heroo Asteriks, ĉi tiu plezurparko estas la kvara plej vizitata plezurparko en Francio kun ĉirkaŭ 1,8 milionoj da vizitantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Asteriks, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.