La tetuna lingvo (tetun en la tetuna; tétum en la portugala) estas la plej parolata nacia lingvo de Orienta Timoro kaj kunoficialas kun la portugala.
La granda influo de la malaja lingvo kaj la portugala similigas ĝin al kreolaj lingvoj.
Tetuna lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
timora lingvaro | |
Parolantoj | 463 500 |
Skribo | Tetum alphabet, latina alfabeto, alfabeto de latino |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Instituto Nacional de Linguística |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | tet |
Glottolog | tetu1245 |
Angla nomo | Tetum |
Franca nomo | tétoum |
La lingvo havas ĉirkaŭ 390 000 denaskajn parolantojn (2009).
Ĝi aperis kiel kontakta lingvo en 16-a jarcento post koloniigo de Timoro fare de la portugala imperio. Estas pluraj dialektoj, sed tiu de ĉefurbo Dilo, forte influita de la portugala, havas pli da ŝancoj al diskonigo.
La portugaloj kaj ties regatoj uzis ĝin kiel komuna lingvo. Malmultaj timoranoj ŝancis akiri plenan klerecon en la oficiala portugala. Dum la indonezia okupado, la regantoj preferis ĝin al la kolonia, celante, ke timoranoj elektos la indonezian. Tamen la katolika eklezio de 1981 uzis la tetunan en mesoj.
Patro nia en tetuna:
Ami Aman, iha lalehan,
Tulun ema atu hahí Ita Naran;
Halo Ita Nia reinu to’o mai ami;
Haraik tulun ba ema atu tuir Ita Nia hakarak
Iha rai nu’udar iha lalehan.
Ohin Ne’e,
Haraik ai-han lor-loron nian mai ami;
Haraik perdua mai ami salan
Nu’udar ami perdua ba ema halo aat ami;
Labele husik ami monu ba tentasão,
Maibé hasai ami hosi buat aat.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tetuna lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.