Indonezio Indonezio estas insula ŝtato en Sud-Orienta Azio, kiu etendiĝas sur kelke da pli grandaj insuloj – Sumatro, Javo, Celebeso, partoj de insuloj Borneo kaj Nov-Gvineo – kaj sur centoj de pli malgrandaj insuloj (krom aliaj Insuloj de spico – Malako). Indonezio najbaras kun Malajzio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Indonezio, la ampleksa insularo kondukanta tra ekvatoro kaj etendiĝanta inter du oceanoj – Hinda oceano kaj Pacifiko, logis dum jarcentoj pro sia riĉeco kaj varia naturo ĉiun de misiistoj ĝis kaperistoj. Tiu ĉi grandega insularo estas la plej granda en la mondo kaj ĝi ensumigas 17.508 insuloj (el tio pli ol 6000 enloĝatataj). Sumatro Sumatro estas insulo apartenanta al Indonezio. Ĝi situas rande de la Hinda Oceano ambaŭflanke de la ekvatoro. Sumatro havas areon de 474.000 km² kaj estas la sesa plej granda insulo de la mondo (post Gronlando, Nov-Gvineo, Borneo, Madagaskaro kaj Bafina Insulo). Ĝi havas 47 milionojn da loĝantoj, plejparte malajoj. Ĝia longo estas 1.600 km, ĝia pleja larĝo 370 km. Ĝia plej alta loko estas monto Kerinĉi kun 3805 m. Javo Borneo Nov-Gvineo La teritorio de Nov-Gvineo estas nuntempe dividita inter du landoj: la okcidenta parto apartenas al al Indonezio, dum la orienta parto estas la memstara lando Papuo-Nov-Gvineo (monarkio kun la sama monarko kiel Britio). Artikoloj Informoj Tiu ĉi portalo estis fondita la 13-an de decembro 2005. Fondis ĝin: Petro. Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Portalo:Indonezio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.