La nimfeacoj (latine Nymphaeaceae) estas planta familio el angiospermoj.
Tiu familio apartenas al la ordo nimfealoj (Nymphaeales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 70 speciojn,, ĉefe tropikajn. Ĝia tipa genro estas nimfeo.
Nimfeacoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Kretaceo - Nun | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
nimfeo Nymphaea L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La nimfeacoj estas marĉaj plantoj, kies radiktigoj lokiĝas en la ŝlimo, subakve.
La folioj etendiĝas sur la akva surfaco, la floroj estas grandaj, okulfrapaj.
La stamenoj lokiĝas spirale, ilia nombro ne estas difinita. Iliaj angiotuboj lokiĝas sporade en la tigo, kio estas karakterizaĵo de la unukotiledonoj. Tamen, laŭ la klasifiko APG IV (2016) tiuj plantoj ne apartenas al tiu klaso, sed al la bazaj angiospermoj (Protoangiospermae).
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 apr. 2020),, jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj:
La genro eŭrialo (Euryale) enhavas ununuran specion, la ferocan eŭrialon (Euryale ferox), kiu estas kultivata en Ĉinio por siaj grajnoj. Ĝiaj folioj estas pli malgrandaj ol tiuj de la Victoria-specioj, sed la folirandoj ne kliniĝas supren.
Victoria estas sud-amerika genro, kun specioj V. amazonica kaj V. cruziana. Ili havas grandegajn foliojn, kies diametro povas atingi eĉ 4 metrojn en la natura medio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nimfeacoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.