Ŝablonoj estas tre utilaj solvoj por plibonigi Vikipedion.
Ŝablono | |
| |
Rilataj temoj | |
---|---|
Listoj | |
Ili estas paĝoj kies enteno povas esti enmetita en iujn ajn aliajn paĝojn. Ŝablonoj povas akcepti parametrojn kaj enteni kondiĉan kodon, kiu en iuj kazoj povas esti tre komplika. Ekzistas jam multaj ŝablonoj en la Esperanta Vikipedio kaj ankaŭ pli en la alilingvaj, kiujn Vikipediistoj laŭbezone enportas ĉi tien.
Ŝablonoj estas uzataj por diversaj celoj:
Estas forte rekomendite al kreantoj de novaj ŝablonoj kaj tradukantoj de alilingvaj ŝablonoj provizi dokumentadon por ili - des pli se la menciita ŝablono havas komplikan sintakson-. La dokumentado estas aparta subpaĝo ligita al la ŝablona paĝo - facile kreita per enmeto de {{dok}} en la ŝablonon mem - kiu klarigas la celon de la ŝablono, montras kiel ĝi funkcias, informas pri ĉiuj eblaj parametroj kaj provizas ekzemplojn en la paĝo mem kaj/aŭ aliloke en Vikipedio. En la dokumentado aperu ankaŭ ordigo en ŝablonkategoriojn kaj ligilojn al alilingvaj samcelaj ŝablonoj: tio ĉi ebligas pli facile trovi ilin, kontroli ĉu ili jam ekzistas anstataŭ rekrei ilin.
Estas bona ideo doni al ŝablono klarigon pri ties funkcio aŭ almenaŭ pri tio, ke ĝi estas helpa ŝablono de alia ŝablono. Por tio ekzistas kelkaj ŝablonoj, kiuj ĉiam devas stari inter
Ŝablono/dokumentado
. La ŝablonoj {{Dok}} kaj {{Ŝabloninformo}} metas krome kadron ĉirkaŭ la dokumentadon, tiel ke tuj videblas, ke tio ne estas la ŝablona enhavo mem, sed la dokumentado.
Artikolo | Uzanto | Dosiero | Helpo | MediaWiki | Kategorio | Modulo | Portalo | Specialaĵoj | Ŝablono | Vikipedio
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helpo:Ŝablono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.