Flanpano aŭ platpano estas simpla pano, kiu konsistas el faruno, akvo, salo kaj ofte sen gisto.
Pro manko de la gisto, la flano ne sveliĝas, restas maldika de milimetroj ĝis kelkaj centimetroj. Kelkfoje oni uzas giston (pita).
La esprimo de nefermentita pano, kiu ne estas pretigita kun fermentiloj. Tiuj platpanoj donas specialan religian signifon al anoj de judismo kaj kristanismo. Judoj konsumas nefermentitajn panojn kiel ekzemple macon dum pesaĥo.
Nefermentita pano estas uzita en la okcidenta kristana liturgio dum festado de la Komunio. Aliflanke, la plej multaj orientaj eklezioj eksplicite malpermesas la uzon de nefermentita pano (greke: azimes) por Komunio, kiel apartenantan al la Malnova Testamento kaj aprobas nur panon kun gisto, kiel simbolon de la Nova. Efektive, tio estis unu el la tri punktoj de disputo kio kaŭzis la skismon inter orientaj kaj okcidentaj eklezioj en 1054.
Kanona juro de la Latina Rito de la Romkatolika Eklezio postulas la uzon de nefermentita pano por la hostioj, kaj nefermentitaj oblatoj por la komuneco de la fidela. La pli liturgiaj protestantaj eklezioj emas sekvi la latinan katolikan praktikon, dum aliaj uzas aŭ nefermentitajn oblatojn aŭ ordinaran panon, depende de la tradicioj de ilia speciala denominacio aŭ loka uzokutimo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flanpano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.