Libera verko (objekto de libera enhavo) estas verko (objekto al kiu aplikeblas juraj monopolaj limigoj kiel aŭtorrajtoj, patentoj ks, ekzemple libro, bildo, filmo, muzikaĵo, komputila programo, aŭtomobilo ktp), pri kiu ne ekzistas grava jura diskriminacio inter la kreinto aŭ iu alia „rajtoposedanto“ kaj ĉiuj aliaj homoj, nek inter tiuj ĉiuj aliaj homoj.
Al posedantoj de kopioj estas permesitaj ĉiucelaj uzado, studado, modifado, disvastigado kaj komerca uzado.
Ĉiu laŭleĝa posedanto de kopio de tia verko jure rajtas utiligi ĝin por ĉiaj (laŭleĝaj, ĉar ankaŭ aliaj leĝoj ekzistas) celoj, ne petante la „rajtoposedanton“ pri permeso por ĉiu tia ago aŭ kopio kaj ne pagante al li plian monon:
Por havi liberan verkon oni ne bezonas ricevi ĝian kopion senpage, sed nepre devas rajti fari la cititajn aferojn.
Kompreneble pro la aŭtorrajtaj leĝoj restas ioma diskriminacio eĉ se la verko estas publika havaĵo:
La sola grava limigo ebla laŭ plimulto da difinoj de libereco de verkoj estas rajtocedo (aŭ "kopilaso", angle copyleft), t.e. devigo doni (igo lasi) al la ulo, al kiu la ricevinto donas kopiojn aŭ derivaĵojn de la verko aŭ disponigas ĝin por uzado, iom da rajtoj (ofte la samajn kiel la unua ricevinto ricevis pri la verko).
Rajtocedo povas kaŭzi nekunigeblecon inter verkoj kies permesiloj diferencas. Ankaŭ preskaŭ ne-rajtocedaj („permesemaj“ aŭ „liberegaj“) permesiloj povas esti neakordigeblaj inter si, precipe se la aŭtoroj faros tion intence.
Pro tio oni prefere uzu la plej popularajn el la permesiloj taŭgaj por oniaj celoj kaj por la speco de la verko.
La vorto „rajtocedo“ aplikeblas nur al liberaj verkoj. Creative Commons havas permesilon „CC BY-NC-SA”, kiu ne estas libera, ĉar ĝi malpermesas profitcelan uzadon (FSF antaŭe nomus ĝin „duonlibera“, sed ne plu). Ĝi havas kondiĉon „ShareAlike“ malpermesantan, simile al rajtocedo, plian malliberigon de derivaĵoj, sed pro la nelibereco tiu kondiĉo en tiu permesilo ne estas rajtocedo. La „ShareAlike“ en la permesilo „CC BY-SA“ estas rajtocedo nur se la permesilo mem estas rigardata kiel libera permesilo.
Libera programaro diferencas de liberaj bildoj kaj liberaj libroj per tio, ke por ŝanĝi ĝin oni bezonas havi ĝian fontokodon. Tial programo estas libera por posedanto de kopio de ĝi nur tiam, kiam li povas facile akiri la fontkodon por tiu versio de la programo.
Krome, ne ĉiuj difinoj de libereco de programaro postulas, ke la tuta programo estu libera. FSF akceptas, ke la neprogramaj partoj (ekzemple bildoj kaj sonoj) en programoj entenataj de operaciuma distribuaĵo estu nur kopieblaj kaj vendeblaj. Tamen aliaj difinoj permesas tion nur por tre malgrandaj bildetoj aŭ emblemoj aŭ tute neniel, do laŭ ili libera programo ofte devas esti ankaŭ libera verko.
Ofte simpla libera aŭtorrajta permesilo ne sufiĉas por liberigo de programoj kaj similaj verkoj. Ekzemple ĉar algoritmoj de programoj estas nun patenteblaj en kelkaj landoj, aŭtoro „liberiginta“ sian programon laŭ permesilo sen forta rajtocedo povas malice kaŝi la fakton ke li posedas patentojn pri la algoritmoj uzataj en programo. Ankaŭ ĉe malnovaj (de kiam la kvanto de aparte fiaj patentoj pri programoj ankoraŭ ne treege ŝvelis, kaj kiam iuj el la nunaj manieroj malliberigi verkojn ankoraŭ ne estis uzataj) rajtocedaj permesiloj eblas malliberigi derivaĵon aŭ kopion de verko ne malobservante la literon de la permesilo. Pro tio estas kreataj novaj versioj de permesiloj.
Ne ĉiuj permesiloj destinitaj por programaro taŭgas por aliaj verkoj, kaj ne ĉiuj permesiloj destinitaj por tiuj verkoj taŭgas por programaro.
Libereco de senfontkodaj kopioj de kelkaj aliaj tipoj de verkoj estas disputinda.
Ekzemple se oni havas kopion de kantoregistraĵo, povas esti malfacile distingi la vortojn, kaj do kanti la kanton. Ĉu do la kantoteksto estas libera aŭ ne?
Ekzistas verkoj, por kiuj oni povas nomi „fontokodoj“ plurajn malsamajn versiojn. Ekzemple, se oni faras tridimensian strekan modelon, poste faros el ĝi dudimensian strekan bildon, poste faros el ĝi rastruman bildon, kaj poste ŝanĝos ĝin tiel, ke ĝi estos malfacile distingebla sen la originalo, kio do estos la fontokodo de la lasta versio?
Pro tio, se oni uzas permesilon rajtocede postulantan transdonon de fontokodo por neprogramoj, oni prefere specifu, kian version rigardi kiel fontokodon (sed eble ne kiel „ĉiu ajn derivaĵo de la verko enhavu kopion de la originala streka versio“, ĉar tio povas malhelpi senfinan derivadon).
La demando povas esti grava ĉe fizika aŭ grandkvanta disvastigo de la verko aŭ por grandaj verkoj, sed efektive la problemo ne estas tre granda, kaj oni ordinare rajtas postuli pro la „kodo“ la sumon necesan por registri kaj sendi la KD·on aŭ subteni la servilon.
Liberaj permesiloj publikigitaj por esti uzataj de multaj aŭtoroj pli utilas se ili estas kongruaj inter si, kaj se necesas legi nur kelke da dokumentoj por povi ekscii, kiel uzi iun el multaj verkoj, per simpla sciiĝo pri la nomoj kaj versioj de la uzataj por ili permesiloj. Tial ne tre mallongaj permesiloj ofte ne estas mem liberaj verkoj, se tio eblas laŭ la leĝoj de la ŝtatoj (se ne, oni ĉiuokaze probable ne rajtos aserti, ke onia modifita permesilo estas plene verkita de la aŭtoro de la originalo, kiu vere tion ne faris).
Rimarku, ke ne ĉiuj permesiloj de Creative Commons estas liberaj. Liberaj (almenaŭ en siaj plej novaj versioj) estas nur CC BY-SA, CC BY kaj CC0.
En ĉi tiu sekcio ne estas pritraktataj verkoj liberiĝintaj pro estingiĝo de aŭtorrajtoj.
Libera programaro aŭ malfermitkoda programaro. Kelkaj plej popularaj ekzemploj estas Mozila Fajrovulpo, Retservilo Apache kaj GNU+Linukso
Aparta speco de libera programo estas libera komputila ludo, tio estas komputila ludo konsistanta el nur libera programkodo kaj nur liberaj datenoj (bildoj, kartoj ktp). Populara ekzemplo: Batalo por Vesnot'.
Libera muziko en Esperanto malabundas. Ekzemplo de ĝi estas Hiphopa Kompilo vol. 1.
Populara fonto de libera (sed ne nur) muziko estas la retejo Jamendo.
Normoj, precipe datenaranĝoj, povas esti sekretaj, patentigitaj ks. Datenaranĝo, kiu ne estas tia, estas libera datenaranĝo. Inter la plej konataj liberaj datenaranĝoj estas HTML, JPEG, Vorbis kaj OpenDocument Format.
Ekzistas liberaparataraj projektoj temantaj pri:
ktp
Oni ankaŭ raportas pri eldonotaj planoj de ellaborataj aŭtomobiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Libera verko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.