Judismo
Gabaj (en hebrea: גבאי), konata ankaŭ kiel ŝamaŝ שמש (foje literumita ŝamas) estas pedelo aŭ preĝejlaboristo kiu helpas en la funkciado de la servoj de sinagogoj laŭ ia maniero. La rolo povas esti entreprenita laŭ volonta (senpaga) aŭ pagita bazo. Ŝamaŝ (laŭvorte 'servisto') aŭ gabaj povas ankaŭ signifi helpanton de rabeno (partikulare la sekretario aŭ persona helpanto de ĥasidisma rebbe).
La funkcioj de gabaj povas varii el sinagogo al sinagogo. Kelkaj alvokas la partoprenontojn al la legado de la Torao. En kelkaj sinagogoj, la gabaj staras ĉe la leganto de la Torao, tenante version de la teksto kun vokaloj kaj kantomarkoj (kiuj ne estas en la kutima Sefer Tora), sekvante la ordon por korekti la leganton se tiu eraras. En aliaj sinagogoj, tiu respondeco estas de la sgan (סגן). En aliaj sinagogoj la gabaj zorgas pri la ekonomia administrado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gabaj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.