Judismo
La Toraa rulo, en hebrea Sefer Torah (en hebrea ספר תורה; "Libro de Torah"; plurale: ספרי תורה Sifrei Torah), estas manverkita kopio de la Torao, tio estas: de la Pentateŭko, aŭ la kvin libroj de Moseo (nome la unuaj libroj de la Hebrea Biblio). Ĝi devas plenume tre striktajn normigojn de produktadon. La rulo de la Torao estas uzata ĉefe en la ritaro de la legado de la Torao dum la juda preĝado. Aliajn fojojn, ĝi estas stokita en la plej sankta loko ene de sinagogo, nome la Toraa arko, kiu estas kutime ornamiga kurten-ŝirmita kabineto aŭ sekcio de la sinagogo konstruita laŭlonge de la nuro kiu estas pli proksime al Jerusalemo, nome la direkto kiun judoj frontas kiam ili preĝas.
La teksto de la Torao estas plej ofte presita kaj bindita en libroformo por ne-ritaj funkcioj. Ĝi estas tiam konata kiel ĥumaŝ ("kvin-parta", pro la kvin libroj de Moseo), kaj estas ofte akompanata de komentarioj aŭ tradukoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sefer Tora, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.