Judismo
Micvo (hebree מצוה MICva) estas ordono de judismo, citita en la Torao aŭ indikita de rabenoj.
En la Talmudo la nombro de micvoj estas indikita je 613, sen pliaj klarigoj. Nur poste kleruloj fiksis en siaj verkoj la 613 micvoj (la Wiki Esperantodekalogo estas ties parto). La micvoj enhavas 365 malpermesoj kaj 248 ordonoj.
La plej fama verko estas »Sefer HaMitzwot« de Maimonides. Postaj verkoj transmetis la 613 micvojn al la ĉiutaga vivo kaj reordigis ilin.
Laŭ juda tradicio ĉiujn ordonojn de la torao oni rajtas malrespekti por forpeli tujan vivodanĝeron. Ĉefe pri ŝabato valoras la regulo: "vivodanĝero abolas ŝabaton".
Esceptas tiu regulo nur tri malpermesoj, kiuj nepre ne estu malobeitaj: mortigo, sakrilegio pri la dia nomo kaj malpermesita seksumado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Micvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.