Ŝoĥtado (hebr.
La bestoj estas mortigitaj per speciala tranĉilo. Oni tranĉas per ununura granda tranĉo transverse tra la malsupra koloflanko, kio sekvigas la fendon de la grandaj sangaj vaskuloj same kiel de la traĥeo kaj de la ezofago. Ŝoĥtado garantiu la plejeble senrestaĵan elsangadon de la besto. Kaj islamo kaj judismo malpermesas la konsumon de sangaĵoj. Tamen ankaŭ en la kristanismo ekzistas tiu ĉi malpermeso (Ago 15, 28–29).
Ŝoĥtado okazas sen antaŭa senkonsciigo de la besto, ĉar ekz. laŭ strikta juda kredo la besto estas vundata per la senkonsciigo kaj per tio la viando fariĝas maltaŭga por konsumado. En Germanujo oni permesas la ŝoĥtadon por islamanoj nur je antaŭa elektra senkonsciigo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝoĥtado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.