Judismo
Gaon estas en hebrea singularo de Geonim. Geonim (en hebrea: גאונים; [ɡeʔoˈnim]; transliterumita ankaŭ kiel Gaonim - singulare Gaon) estis la prezidantoj de du grandaj Babilonaj Talmudaj Akademioj de Sura kaj Pumbedita, en la Abasida Kaliflando, kaj estis ĝenerale akceptitaj kiel spiritaj estroj de la judaj komunumoj tutmonde en la komenco de la Mezepoko, kontraste kun la Reŝ Galuta (Eksilarko) kiu tenis la nereligian aŭtoritaton super la judoj en islamaj landoj.
Geonim estas la pluralo de גאון (Gaon') [ɡaˈʔon], kiu signifas "fiero" aŭ "splendo" en Biblia hebrea kaj ekde la 19a jarcento "genio" kiel en moderna hebrea. Kiel la titolo de Babilonia lernejestro ĝi signifas ion kiel "Supera Moŝto".
La Geonim ludis elstaran kaj decidigan rolon en la transmito kaj instruado de Torao kaj juda juro. Ili instruis Talmudon kaj decidis pri temoj sur kiuj ne estis reguloj dum la periodo de la Talmudo. La Geonim estis ankaŭ spiritaj estroj de la juda komunumo en sia epoko.
Gaono de Vilno (jide דער װילנער גאון) estis matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj konanto de kabalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.