Judismo
Por hebrea eskatologio aŭ pli ĝuste juda eskatologio oni intencas la teman amplekson hebrea religio, koncernantaj la hebrean mesianismon, transvivan vivon kaj resurekton de la mortintoj. La vorto “eskatologio” (intencita kiel parolado pri la fino), kutime estas areo de la teologio kaj de la filozofio kiu esploras, racimetode la mondfinon, la lastan homan destinon.
La vorto "mesio" hebree: Mashiach (aŭ Moshiach) refererencas al biblia koncepto kiu interpretiĝas kiel unktito, oleito. La termino estas uzata precipe por indiki tute homan gvidanton, posteulo de Davido kiu regos en iu estonta tempo.
Multaj el la rekvizitoj specifigitaj en la tekstoj koncernantaj la mesion, estas tiuj kiuj brilos dum la promesita mesia reĝado:
En la babilona Talmudo troviĝas longa diskuto pri la eventoj koncernantaj la revenon de la mesio; sed la opinioj referencas al posthebreaj judoj. Tiu teksto diras:”Kiam vi vidos la generacioj enabisiĝi ĉiam pli, vi atendu la mesion ĉar estas skribate (ĉu Jesaja?) – la popolon afliktitan vi savos -“.
La rabenaj komentarioj esprimitaj en midraŝoj kaj alitipaj dokumento de la moderna kaj nuntempa epokoj kutime sekvas la tradician interpreton pri la mesio, ankaŭ post la evento Jesuo Kristo. Ekzemple, rabeno Maimonido komentis pri la mesio lin senigante el emfazo de la elementoj miraklaj kaj transcendaj; temus pri reĝo honesta kaj reganta kun justeco ktp. Ekzistis ankaŭ la mezepoka kabala, interpreto tiom riĉa je elementoj ordinaraj kaj eksterordinaraj rilate la estontan mesion kiom fora el la bibliaj datenoj.
Ĉi-sube videblas la vidpunktoj rilate la mesion de la nuntempaj judoj:
Kredi je la estonta mesio, kiel persono posteulo de la davida gento estas unu el la ne preterlaseblaj principoj de la kredo de la ortodoksa judismo, kaj ankaŭ unu el la 13 kredaj principoj formulitaj de Maimonido. Iuj regantoj de tiu juda grupo opinias ke tiu ĉi epoko enkondukos al supernaturaj eventoj kiuj kulminos per la resurekto de la korpo.
Ankaŭ tiu grupo prezentas diversajn vidpuntojn, konservemajn tamen la sekvan matricon: spite de iliaj inklino atendi la restaŭradon de la davida epoko kun davida elaĉetinto kaj liturgie preĝi por plifruigi tiun eventon, la konservativulaj Judoj tendencas akcepti la ideon de la mesia erao, nome: “La mesio povas ne esti homa ulo. La ideo de mesio povus esti nur simbolo de la elaĉeto de la homaro el la malbono de la mondo pere de la konscio laŭ kiu ĉiu ulo kaj ulino devas agadi kiel se el ili dependus la sorto de la mondo: en tiu kazo la mondo certe pliboniĝas kaj elaĉetiĝas. Kaj ili trovas, kiel la aliaj grupoj, biblian fundamenton en la Biblio kaj en la juda tradicio
La reformisma judismo ĝenerale akordas kun la plej liberala perspektivo de la konservativuloj pri estonta mesia erao anstataŭ pri persona mesio, Puŝite de sia filozofia pozicio, la reformita grupo – male ol tiu konservativula – ŝanĝis la tradiciajn preĝojn enŝovante "Elaĉeton" en la loko de "Elaĉetinto", forigante ankaŭ la alvokojn por la restaŭrado de la domo de Davido.
La rekonstruisma judismo refutas la ideojn jen pri persona mesio jen pri mesia erao die establita. Ĝi, tamen, instruas ke la homaj estuloj povas kontribui al pli feliĉa sekvonta mondo. Kiel la reformita judismo, ankaŭ tiu rekonstrua modifis la tradiciajn preĝojn por ke ne eblis pensigi al persona mesio.
La mesia judismo aŭ mesia hebreismo nomiĝas la religia hebrea movado, kies membroj rekonas en Jesuo la Nazareta la Mesion resurektinta kaj dia Savanto. Tial, ili adheras al la kristanismo kun la konfeso pri la Triunuo en Dio kaj kredo je Jesuo (Yeshua), Difilo homfariĝinta. Iuj franĝoj, tamen, malakceptas la kredon je la Triunuo, sed la grupoj de Mesiaj Hebreoj ilin taksas ne jam komprenantaj la veran pozicion kaj anoncon de Jesuo.
La Mesiaj Hebreoj estas akre kontraŭataj kaj flankenmetitaj en la israela ŝtato, kaj ankaŭ en aliaj mondaj regionoj, kiel en Usono. Multaj el ili simpatias al evangeliismo kaj al la katolika eklezio.
Kvankam judismo koncentriĝas sur la valoro de la surtera mondo (Olam Ha'zeh — "Tiu ĉi mondo"), la tuta klasika judismo postulas transmondon, kiu diratas ha-'olam ha-ba (la "sekvonta/venonta mondo", hebree העולם הבא, indikas konceptojn pri Edena ĝardeno aŭ Paradizo kaj geheno.
Ĉe la ortodoksa judismo, ĉiu ajn ne-judo kiu vivas laŭ la leĝoj de Noa estas konsiderata "justa gojo" (Al kiu estos donita loko en la sekvonta mondo.
La Tanaĥo (hebrea biblio), laŭ interpreto de la Sanhedrin, entenas nombrajn referencojn pri la resurekto de la korpo La frazo, tamen, ha-'olam ha-ba, (hebree העולם הבא, La sekvonta mondo ne ĉeestas en la hebrea biblio.
Epoke de la Dua Templo. Pli precize la situacio sin montris disvolvigita: aperto ni konfesis la senmortecon de la animo kaj ankaŭ la rsurekton. Fariseoj konfesis resurekton, Esenoj akceptis la senmortecon dum Sadukeoj konfesis nriun el la du
La popola religieco estas esprimita ankaŭ de la sinteno de la patrino de en la 2-a libro de Makabeoj kiu helpas la filojn akcepti la morton ĉar rezultos la dia rekompenco. Ankaŭ la magiaj papirusoj kaj Apokrifoj de la Malnova Testamento respegulas tiun diversecon.
La miŝno (ĉ. la jaro 200) citas la kredon je la Resurekto de la korpo, kaj asertas, ke tiuj, kiuj neas ĝin, ne havas lokon en la venonta mondo.
La transtomba vivo estas subtenata, ĝenerale de la juda rabena rakontaroj, midraŝoj, kaj aliaj literaturaĵoj. Ili ofte pridiskutas la naturon kaj la formon de tiu vivo.
Tiu grupo subtenas la principon de la korpa resurekto kaj puŝas por ke tion aperas la liturgiaj preĝoj.
La Konservativula judismo tenas ja jes, la saman principon de la korpa resurekto, sed diversaj el ili ĝin interpretas metafore kaj ne laŭlitere.
Tiuj judismoj modifis la tradiciajn referencojn al la resurekto de la mortintoj ŝanĝante la esprimon ‘’(kiu donas la vivon al la mortintoj) en (kiu donas la vivon al ĉiuj). Tiu grupo konfesas ĉiukaze la kredon je la vivo post la morto.
La reenkarniĝo estis kaj estas ĝenerale malakceptita, kvankam konfesata kiel mistika kredero ĉe iuj. Kaj foje ĝi estas citita en kelka listo de la kredaj principoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Juda eskatologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.