Apokrifoj aŭ ekster-kanonaj libroj (el la greka απόκρυφοs = kaŝita) estas tekstoj, kiuj ne estis akceptitaj en la biblia kanono.
Oni distingas inter apokrifoj de la Malnova Testamento kaj apokrifoj de la Nova Testamento.
El vidpunkto de la protestantaj eklezioj ankaŭ la dua-kanonaj libroj estas apokrifoj, sed ne laŭ la katolika aŭ ortodoksiaj Greka kaj Rusa eklezioj. Ĉe ili tiuj verkoj ja apartenas al la Biblio. La protestanta Biblio ne inkluzivas la librojn de la apokrifoj, ĉar ili ne mencias profetaĵojn pri la Maŝijah.
La verkojn, kiujn en la katolika tradicio oni nomas duakanonaj, la protestantoj ĝenerale nomas apokrifaj, dum la verkoj, kiujn ankaŭ la katolikoj ne akceptis en sian biblion kaj kiujn ili do nomas apokrifaj, ĉe protestantoj ofte estas indikataj kiel pseŭdepigrafaj.
Kiam en Aleksandrio en Egiptio ekde la 3a jc a.Kr. oni ekverkis la unuan kompletan tradukon pri la Hebrea Biblio, komencante ĉe la Torao (la Septuaginto), iom post iom ankaŭ aldoniĝis en la Greka aliaj Judaj libroj kun religia enhavo. Bela ekzemple estas la verko, kiun iom mallongige ofte oni nomas Saĝeco de Jesuo Siraĥ: en la enkonduko de la Greka teksto, la tradukinto, nepo de la origina Hebre-lingva aŭtoro, klarigas, ke lia avo per ĉi verko celis helpi al la religiuloj pli funde eklerni la biblian mesaĝon.
Iom post iom aldoniĝis - en tiu Greklingva Judismo antaŭ Kristo - pluraj verkoj al la origine Hebre-lingva biblio. Tiuj verkoj estas konataj kiel la supre menciitaj Duakanonaj Libroj.
Krom tio ekzistas tuta aro da aliaj Apokrifaj Judaj verkoj. Foje oni uzas por ili la jam menciitan nomon Pseŭdepigrafoj. Ni menciu pri
Jen ankaŭ kelkaj nomoj de Novtestamentaj apokrifoj. La listigo neniel pretendas kompletecon.
Eble el gnostika deveno estas:
Ktp
Krom tio la vorto Apokrifoj estis ankaŭ jam uzata en Helenisma epoko por verkoj, celataj nur al fermita rondo de iniciĝintoj. Al tiuj Paganaj Apokrifoj apartenas la tiel nomata Corpus Hermeticum.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Apokrifoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.