Judismo
Minĥa (en hebrea: מִנחַה; foje literumita Mincha, Minchah aŭ Minha) estas la posttagmeza preĝoservo en Judismo.
La nomo "minĥa", kun la signifo 'donaco', estas derivita el la manĝopropono kiu akompanis ĉiun oferon en la Templo de Jerusalemo (Beit HaMikdaŝ).
Rabenoj pri Talmudo debatas ĉu la ĉiutagaj preĝoj havas sian originon en la kutimo de la Bibliaj Patriarkoj, aŭ en la oferoj de la Templo. Laŭ la unua opinio, la preĝo minĥa estis originita de Isaako, kiu "eliris kamparen por paroli", (laŭ tiu konsidero) kun Dio. Laŭ la dua opinio, la preĝo minĥa estis bazita sur la posttagmeza "tamid" (ĉiutaga) ofero kiu estis proponita en la Templo ĉiun posttagmezon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Minĥa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.