Aaron, aŭ Esperante Aarono, estas nomo el hebrea origino. Ĝi devenas el rolulo de la Biblio.
Aarono | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | La Princo de Egipto Korano Eliro Levidoj Nombroj Readmono |
Informoj | |
Eble sama | Aarono laŭ Islamo |
Sekso | vira |
Religio | Moseismo |
Okupo | koheno • profeto |
Patro | Amram |
Patrino | Joĥebed |
Gefratoj | Mirjam • Moseo |
Edzo/Edzino | Elisheba |
Infanoj | Eleazar • Itamar • Nadab • Abihu |
La biblia Aarono estis laŭ la Biblio pli aĝa frato de Moseo. Informoj pri tiu Aaron sole venas de religiaj tekstoj, kiel la Biblio kaj la Korano.
La biblia Aarono frue vivis en la orientaj bordaj teritorioj en Antikva Egiptio, kaj eble naskiĝis en 1396 a. K.. Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis fratinon pli maljunan ol si, Mirjam, kaj fraton je tri jaroj pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Laŭ la Biblio, li mortis 123-jaraĝa (Nombroj 33:39) en 1274 a. K..
Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.
Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj, de tiam eblis nomiĝi מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" – septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22). Dio indikis ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn futurajn superajn sacerdotojn.
Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la Egipta.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aarono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.