Judismo
Get (/ɡɛt/; hebree: גט, plurala gitin גיטין) estas eksedziĝa dokumento en Juda religia leĝo, kiun edzo devas prezenti al sia edzino por realigi ilian eksedziĝon. La havenda parto de la get estas tre mallonga; ĝi tekstas "Vi estas per ĉi tio permesita al ĉiuj viroj", kiu signifas ke la edzino estas ne plu edziniĝinta virino kaj ke la leĝoj de adulto ne plu aplikas. La get ankaŭ redonas al la edzino la laŭleĝajn rajtojn kiujn edzo tenas rilate al ŝi en Juda geedziĝo.
La biblia termino por la eksedziĝa dokumento, priskribita en Readmono 24 [1], estas "sefer keritut", (hebree: ספר כריתת). La vorto get povas deveni de la sumera vorto por dokumento, GID.DA. Ŝajnas ke ĝi pasis de la sumera en la Akadan kiel gittu, kaj de tie en Miŝnan hebreon. Fakte en la Miŝno, get povas aludi ajnan laŭleĝan dokumenton kvankam ĝi precipe aludas eksedziĝan dokumenton.
Fruaj rabenaj aŭtoritatuloj proponis kelkajn popularajn etimologiajn konjektojn. Laŭ Ŝiltej Giborim (menciita en la talmuda vortaro Aruĥ Haŝalem s.v. Get), ĝi aludas la ŝtonon agaton, kiu laŭdire havas iun formon de kontraŭ-magneta trajto kiu simbolas la eksedziĝon. La Gaono de Vilno postulatas ke la hebreaj literoj Gimel kaj Tet de la vorto get estas la nuraj literoj de la hebrea alfabeto kiuj ne povas fari vorton kune, kiu denove simbolas la eksedziĝon. Rabeno Baruch Epstein asertas ke ĝi venas de la latina vorto gestus "ago, gesto", kiu aludas ajnan laŭleĝan dokumenton. Marcus Jastrow postulatas ŝemidan radikon, argumentante ke ĝi devenas de la hebrea vorto por gravurado (hebree: חטט).
Rabeno Yechiel Yaakov Weinberg postulatas ke post la Bar-Koĥba-ribelo la romianoj dekretis ke ĉiuj dokumentoj estu traktitaj en Romiaj tribunaloj (por malfortigi Judan naciismon). La termino get eble eniris la vulgaran lingvon dum ĉi tiu tempo.
Halaĥo postulas specifajn formalaĵojn por ke get estos konsiderita valida.
Ajna devio de ĉi tiuj postuloj nuligas la get kaj la eksedziĝan proceduron.
Get devas esti donita de la libera volo de la edzo; tamen, konsento de la edzino ne estas biblie postulita (tamen, Aŝkenaza tradicio kondiĉas ke edzo ne povas eksedzigi sian edzinon sen ŝia konsento). Get ne povas esti donita pro timo de ajna devontigo kiun ajna partio sindevigis por plenumi por apartiga interkonsento. Tia interkonsento povas provizi pri aferoj kiel gardo de la infanoj kaj ilia daŭrigado, kaj proprietaĵa interkonsento. Sed ajna partio rajtas retiri de tia interkonsento, bazite nur sur la demando de la likvido de la geedziĝo, se ili povas kontentigi la tribunalon de vera deziro restarigi geedzecan konkordon. En tia situacio ĉiuj konataj geedzecaj devontigoj daŭras apliki. Aliflanke, monaj kondiĉoj kondiĉitaj de la partioj en la apartiga interkonsento ankoraŭ estus valida kaj obeigebla, kvankam la geedziĝa stato daŭras ekzisti.
La leĝoj de gitin nur provizas por eksedziĝo iniciatita per la edzo. Tamen, la edzino rajtas procesi por eksedziĝo en rabena tribunalo. La tribunalo, se ĝi trovas justan kialon kiel preskribita en Juda leĝo, postulos al la edzon eksedzigi sian edzinon. En tiaj kazoj, edzo kiu rifuzas la postulon de la tribunalo ke li eksedzigu sian edzinon estus submetita al diversaj punoj por premadi lin doni eksedziĝon. Tiaj punoj inkluzivas monajn punojn kaj korpa puno — inkluzive devigi la edzon pasigi la nokton ĉe sensigna tombo (kun la implico ke ĝi povus fariĝi lia tombo). En moderna Israelo, rabenaj tribunaloj havas la potencon kondamni edzon al prizono por devigi lin doni get al sia edzino. Rabenaj tribunaloj ekstere de Israelo ne havas potencon efektivigi tiajn punojn. Tio ĉi foje kondukas al situacio en kiu la edzo postulas de la tribunalo kaj de lia edzino monan interkonsenton aŭ aliajn beneficojn, kiel infana gardo, interŝanĝe por la get. Eminentaj Judaj feministoj batalis kontraŭ tiaj postuloj en lastatempaj jardekoj.
Eminentaj Ortodoksaj rabenoj indikas al multaj jaroj de rabenaj fontoj kiuj deklaras ke ajna truddevigo povas nuligi get krom en la plej ekstremaj kazoj, kaj kontraŭparolis "get organizojn", kiuj ili asertas ofte flamigas situaciojn kiuj alikaze povus esti solvitaj amikece.
Foje viro tute rifuzas doni eksedziĝon. Tio ĉi lasas lian edzinon kun neniu ebleco de reedziniĝo ene de Ortodoksa judismo. Tia virino estas vokita mesorevet get (laŭvorte "rifuzita eksedziĝon"), se tribunalo determinis ke ŝi estas rajtigita al eksedziĝo. Tia viro kiu rifuzas doni get al lia edzino ofte estas malakceptita de modernaj ortodoksaj komunumoj kaj ekskludita de komunaj religiaj agadoj, klopodante devigi la donadon de get.
Kvankam oni ĝenerale supozas ke la problemo precipe estas kaŭzita de viroj kiuj rifuzas doni get al iliaj edzinoj kaj ke ĝi estas vasta afero, en Israelo, kalkuloj eldonitaj de la ĉefa rabenaro indikas ke virinoj egale rifuzas akcepti gitin kaj ke la nombroj estas kelkaj centoj ĉe ĉiu flanko. Tamen, tia edzo havas la elekton serĉi heter mea rabanim, kvankam neniu simila elekto ekzistas por la edzino.
En la Konservema movado tradicia get estas postulita. Tamen, en kazoj kie la edzo rifuzas doni la get kaj la bet din (rabena tribunalo) decidis ke la rifuzo de la edzo ne estas pravigita, la edzeca kondiĉo povas esti finigita per hafkaat kiduŝin, nuligo de la geedziĝo. Tio ĉi depostulas plimultan voĉdonon de la Kuniga Bet Din de la movado, kiu konsistas el naŭ rabenaj kleruloj. Je ilia rajtigo de la procezo, la Bet Din eble eldonos ateston de nuligo. Ĉi tiu protokolo estas vidita kiel ekstrema kaj estas alvokita nur en kazoj de ekstrema neceso.
La reguloj regantaj la get estas submetata al la civila leĝo de la lando kiu havas prioritaton super la Juda edzeca leĝo.
Aliflanke, se civila eksedziĝo estas akirita, la Juda leĝo ankoraŭ postulas ke la Juda eksedziĝa procedo skizita en ĉi tiu artikolo estu sekvita se la paro deziras esti konsiderita esti eksedziĝita laŭ religia Juda leĝo aŭ reedziĝi laŭ religia leĝo: t.e., la edzo ankoraŭ devas liveri la get al la edzino kaj la edzino akcepti ĝin. Alikaze, la paro povas esti eksedziĝita laŭ la civila leĝo ("la leĝo de la lando") sed ankoraŭ esti konsiderita esti geedziĝita laŭ Juda leĝo, kun ĉiuj sekvoj kiu sekvas de tiu statuso. Estas religie malpermesita por iu geedzo el la du reedziĝi sen get kaj tiel faranta estas konsiderita adulton laŭ Juda leĝo, kaj infanoj konceptitaj de la novaj geedziĝoj estos mamzerim.
En 2001, Nov-Jorka Supera Kortuma Juĝisto Gerald Garson ordonis Ortodoksan Judan viron pagi lian edzinon po $500 semajne dumvive, ĉar la viro rifuzis doni get al ŝi. Multaj Ortodoksaj rabenoj kontraŭparolas la validecon de get akirita pere de civilaj tribunaloj.
Unu el la plej disputiga gitin en historio estis verŝajne la "Get de Kleve" de la malfrua 18a jarcento, kiu kaŭzis fendiĝon inter pluraj rabenaj tribunaloj en Okcidenta Eŭropo. La kazo implikis edzon kiu foje elmontris signojn de mensa malsano (eble kio nun povus esti diagnozita kiel paranojo) kiu donis get al lia edzino. Ĉar nur mense sana individuo povas doni get, multe da analizo kaj debati sekvis koncerne al kiel klasifiki ĉi tiun individuan kaj ankaŭ la preciza difino de frenezeco en halaĥo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Get (divorca dokumento), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.