Judismo
Pijuto aŭ Pijut (plurale pijjutim aŭ pijutim, en hebrea פִּיּוּטִים / פיוטים, פִּיּוּט / פיוט [piˈjut, pijuˈtim]; el la greka ποιητής poiētḗs "poeto") estas Juda liturgia poemo, kutime planita por esti kantita, ĉantita aŭ deklamita dum la religiaj servoj. Pijjutim estis verkitaj ekde epoko de la Templo. Plejt pijjutim estas en Hebrea aŭ Aramea, kaj plej sekvas iun poezian skemon, kiel akrostikon sekvante la ordon de la Hebrea alfabeto aŭ literumante la nomon de la aŭtoro.
Multaj pijjutim estas familiaraj en regulaj okazoj de la sinagogaj servoj. Ekzemple, la plej bone konata pijuto povas esti Adon Olam ("Mastro de la mondo"), foje (sed preskaŭ certe erare) atribuita al Solomon ibn Gabirol en Hispanio en la 11a jarcento. Ties poezia formo konsistas el ripetita ritma modelo de mallonga-longa-longa-longa (tiel nomita hazaja metriko), kaj estas tiom ŝatata ke ĝi estas ofte kantata en la konkludo de multaj sinagogaj servoj, post la rita nokta dirado de la Ŝema Izrael, kaj dum la matena ritaro surmeti la tefilinojn. Alia tre ŝatata pijuto estas Jigdal ("Dio estu sanktigita"), kiu estas bazita sur la Principoj de kredo en judismo disvolvigitaj de Maimonido.
Gravaj fakuloj nuntempaj de pijuto estas Ŝulamit Elizur kaj Josef Ĝahalom, ambaŭ de la Hebrea Universitato.
La verkisto de pijuto estas konata kiel pajtan aŭ pajjetan (פייטנ); plurale pajtanim (פייטנים).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pijuto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.