Ŝema' Izrael (el la hebrea, שְׁמַע יִשְׂרָאֵל, Aŭskultu, ho Izrael), estas la unuaj vortoj kaj la nomo de unu el la ĉefaj preĝoj de judismo, per kiu manifestiĝas la kredo je unu sola dio.
La kredantoj diras ĝin dufoje tage, frumatene kaj vespere.
Ŝema' Izrael origine konsistis el unu sola verso kiu aperas en la kvina kaj lasta libro de la Torao, Readmono 6:4 kiu diras: "Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola" (שְׁמַע יִשְׂרָאֵל יְהוָה אֱלֹהֵינוּ יְהוָה אֶחָֽד; Ŝema Jisrael, Adonaj Elohejnu, Adonaj Eĥad), konsiderita la fundamenta esprimo de la unudia juda kredo.
Tamen, la liturgia preĝo konsistas el tri eroj prenitaj de Readmono (Rea 6:4-9, 11:13-21) kaj de Nombroj (Nom 15:37-41). Ĉi tiuj tri partoj estas konsideritaj kiel rememoro de la eliro el Egiptujo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝema Izrael, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.