Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj.
En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj. Tamen, ekzistas kritikaj voĉoj pri la distribuo de silaboj, kiel Vicente Haya aŭ Jaime Lorente.
Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado. Tradicia hajko estas sen titolo.
Historie, hajko devenas el hokko, la unua strofo de renko (ĉenpoemo verkita de pluraj poetoj).
Kun la parencaj formoj renko, hajbuno, hajgao kaj senrjuo, hajko estas parto de la japandevena literatura ĝenro hajkajo.
Tradicie hajkoj uzas
Sekvante la konsilojn de Parnasa Gvidlibro iuj esperantaj hajkistoj rimigas la finojn de la 1-a kaj 3-a linioj en siaj tradukoj kaj originalaj versoj. Tamen rimo estas fenomeno, kiu ne aperas en la japanaj hajkoj, kaj pluraj esperantaj hajkistoj ne rimigas siajn hajkojn.
Oni povas diferencigi du strukturojn de hajko: unu varianto priskribas nuran objekton kun ties agado; la alia enhavas du apartajn aferojn, kreante resonon kiu igas la leganton kontempli.
Hajko povas stari en proza kunteksto, kaj tiu kombinaĵo nomiĝas hajbuno. Tiu tekniko uziĝas en literaj vojaĝimpresoj kaj taglibroj (ekz. Basho, Issa). Hajko en kombinaĵo kun pentraĵo nomiĝas hajgao (ekz Buson). Hajko (aŭ, pli precize, hokko) povas agi kiel unua strofo de renko.
Hirotaka Masaaki (alinome Vastalto) en sia recenzo Hajkoj kun alia gusto pri Cent hajkoj de Andreas Kück klarigas tion kio devas esti la tipa hajko. Li insistas, ke plej gravas priskribo de naturo:
|
Grava trajto estas la mallongeco de la hajkoj:
|
Inter la plej famaj japanaj hajkistoj estas:
Ili estas La Kvar Grandaj Majstroj de hajko.
Fama esperantolingva hajkistino el Brazilo estas Fanny Luiza Dupré. En Esperanto gravas la laboro de la t.n. "Hajkista Klubo".
La plej ofte citata hajko eble estas tiu ĉi de Matsuo Basho:
(dekstre tradukoj de Kalman Kalocsay kaj Miyamoto Masao)
古池や | furu ike ya | L' olda lageto | Lag' forlasita, | Jen akvo plaŭdis, |
蛙飛び込む | kawazu tobikomu | Malgranda rano ensaltas | Kaj muta. Plaŭd'. Ensaltis | laget' malnova plonĝon |
水の音 | mizu no oto | La plaŭdado de l' akvo | Rano subita. | de ran' ekaŭdis. |
Ekzemploj de aliaj aŭtoroj:
Yosa Buson | Printempo foras | Kobayashi Issa | Hej, paserido, | Masaoka Shiki | Ĉeval' rigidas |
traduko el | hezite kaj hezite - | en traduko de | for, for de tie, venas | en traduko de | kun orelpar' streĉita - |
Hajka antologio | sakuroj floras. | Miyamoto M. | ĉeval' en vido. | Miyamoto M. | pirfloroj fridas. |
Kiraku | Flava makulo | Mukai Kyorai | Pli kaj pli altas | Kjoroku | Kvieto nuna - |
en traduko de | en ĵus falinta neĝo | en traduko de | la ŝvelo de la lago | en traduko de | mumean muskon suĉas |
K. Kalocsay | ho - la aĉulo! | Miyamoto M. | majpluv' ne haltas. | Miyamoto M. | abel' aŭtuna. |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hajko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.