Komiio (Respubliko Komi, ruse Республика Коми, komie Коми Республика) estas aŭtonoma respubliko (konstitucia ento) de la Rusia Federacio en ties nordokcidenta federacia regiono.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Nordokcidenta federacia regiono |
Ĉefurbo | Siktivkar |
Estro | Vladimir Uyba (ekde ) |
Fondita | 22-a de Aŭgusto 1921 |
Demografio | |
Loĝantaro | 901 189 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010) |
Loĝdenso | 2,2 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Komia, rusa |
Etnoj | rusoj (61,7 %) komioj (22,5 %) ukrainoj (4,0 %) tataroj (1,2 %) belorusoj (1,0 %) germanoj (0,6 %) |
Geografio | |
Areo | 416 774 km² |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 167000–169999 |
Aŭtokodoj | 11, 111 |
OKATO | 87 |
ISO 3166-2 | RU-KO |
Retpaĝaro | www.rkomi.ru |
La Respubliko Komi estis aŭtonoma provinco la 22-an de aŭgusto 1921 kaj de 5-a de decembro 1936 la Komia Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko ene de la Rusa Socialisma Federacia Sovetia Respubliko. En la momento de la malintegriĝo de Sovetunio, la respubliko ricevis la statuson de socialisma sovetia respubliko la 23-an de novembro 1990, kiu siavice transformiĝis en la Respublikon de Komi la 26-an de majo 1992.
La Respubliko Komiio situas en la ekstrema nordoriento de Eŭropo, malmulte loĝata regiono de Tajgo kaj Tundro. La pejzaĝo estas plejparte ebena. En la nordokcidento situas Тиманский кряж (Timansky Kryazh), en la oriento ĝi limas al la ural-montaro. La ĉefaj riveroj estas Peĉora kaj Viĉegda, flanka rivero de la Norda Dvina. La praarbaroj de Komiio formas la plej grandan seninterrompan ĝangalan regionon en Eŭropo kaj estas ekde 1995 rekonita kiel Monda Heredaĵo de Unesko. La Manpupunaj Rokoj (rusa : Маньпупунёр) ofte nomata la "sep gigantoj de Uralo". La nura grandurbo estas la ĉefurbo Siktivkar. Aliaj lokoj estas Uĥto, Vorkuta, Peĉoro (urbo), Usinsk kaj Inta. En tiu regiono situas la tiel nomataj Manpupunaj Rokoj.
La komioj estas finn-urgra popolo, sed ili fariĝis malplimulto. Nuntempe ĉefe rusoj tie loĝas krom aliaj popoloj kiel ekzemple tataroj, belorusoj, rusiaj germanoj, ĉuvaŝoj kaj aliaj. La plimulto konfesus aparteni al la rusa ortodoksa eklezio.
En 1994, pli ol 100,000 tunoj da nafto el difektitaj naftoduktoj fluis en la tundron kaj poluis la terojn kaj la riverojn Kolva kaj Peĉora. Sekve de tio venis pli bonaj kontrolmekanismoj. En la regiono situas unu el la plej malnovaj mediprotekaj movadoj de Rusio. Ĝi estis fondita en la 1980-aj jaroj kaj engaĝas sin por riparigo de la ofte likantaj naftoduktoj. Danke al ĝi, la nukleaj provoj sur Novaja Zemlio estis haltigitaj. Ĝi ankaŭ organizis reziston kontraŭ testoj por naftoelminigado de la rusa naftokompaio Lukoil.
Oficiala retejo de Komiio Arkivigite je 2019-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
Ĉefurbo: Siktivkar
Urbaj distriktoj: Inta | Siktivkar | Uĥta | Usinsk | Vorkuta
Municipaj distriktoj: Iĵma | Knjaĵpogosta | Kojgorodoka | Kortkerossa | Peĉora | Priluza | Siktivdina | Sisola | Sosnogorsk | Troicko-Peĉjorska | Udora | Ustj-Cilma | Ustj-Kuloma
Ustj-Vima | Vuktil
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco | Kaliningrada provinco | Karelio (respubliko) | Komiio | Leningrada provinco | Murmanska provinco | Nenecio | Novgoroda provinco | Pskova provinco Sankt-Peterburgo | Vologda provinco
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Respubliko Komi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.