Novgoroda Provinco

Novgoroda provinco (ruse Новгородская область) estas regiono de Rusio en nord-okcidento de la Eŭropa parto de la lando, federacia subjekto de Rusio.

La provinco estas parto de Nordokcidenta federacia regiono.

Novgoroda Provinco
Subjekto de Rusia federacio
Novgoroda provinco
Новгородская область

Novgoroda Provinco

Novgoroda Provinco

Flago Blazono
provinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Nordokcidenta federacia regiono
Administra centro Velikij Novgorod
Guberniestro Andrey Nikitin

(ekde 13-a de februaro 2017)

Fondita 5-a de julio 1944
Demografio
Loĝantaro 634 111 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Geografio
Areo 54 501 km²
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 173000—175500
Aŭtokodoj 53
OKATO 49
ISO 3166-2 RU-NGR
Retpaĝaro http://www.novreg.ru/
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
Novgoroda Provinco
vdr
58.1533

En la regiono, iama centro de la antikva Novgoroda ŝtato konserviĝis multaj specimenoj de la antikva rusa arkitekturo kaj aliaj historiaĵoj.

Geografio

Novgoroda Provinco 
La lago Ostrovenskoje en la distrikto Moŝenskoj de la provinco
Novgoroda Provinco 

La Novgoroda provinco etendiĝas de la okcidento al la oriento je 385 km, de la nordo suden — 278 km. Ĝi okcidente kaj sud-okcidente havas limon kun Pskova provinco, sude kaj sud-oriente — kun Tverja provinco, norde kaj nord-okcidente — kun Leningrada provinco, kaj nord-oriente — kun Vologda provinco.

La plej granda parto de la provinco estas malalta ebenaĵo, en kies centro situas la lago Ilmenj (la plej granda lago en la provinco). En la lago enfluas 52 riveroj, la plej grandaj el ili estas Msta, Ŝelonj, Lovatj kaj Pola; elfluas unu rivero — Volĥov, ĉe tiu ĉi rivero apud Ilmenj situas la ĉefurbo de provinco — Velikij Novgorod. La plej gravaj alfluantoj de Volĥov estas: dekstraj — Viŝera, Oskuja, Pĉjovĵa, maldekstraj — Kerestj, Tigoda. La rivero Luga elfluas en tiu provinco kaj poste trairas al la Leningrada provinco.

Sud-oriente de la Novgoroda provinco lokiĝas la Valdaja Altaĵo, kiu estas parto de la ĉefa akvodislimo de Orienteŭropa ebenaĵo: ĝiaj okcidentaj deklivoj apartenas al la baseno de la Balta maro, kaj orientaj — al la baseno de la Kaspio. Ĉi tiu parto de la provinco havas multon da lagoj, la plej grandaj estas: Valdajskoje (la plej profunda en la provinco) kaj Seliger (en provinco situas nur negranda parto de tiu lago). Ankaŭ tie troviĝas Uĵin (oni ofte rigardas la lagon Uĵin (ruse Ужин) kiel parto de la lago Valdajskoe), Meglino, Veljo kaj aliaj lagoj.

La Novgoroda provinco kuŝas en arbara zono. Arbaroj kovras pli ol 60 % de la provinco. Sud-oriente de la provinco situas la nacia parko Valdajskij, en ĝi troviĝas multaj lagoj. Sud-okcidente situas la naturrezervejo Rdejskij, kiu kunmetiĝas kun la najbara naturrezervejo en la Pskova provinco.

Historio

Tradicie oni opinias ke aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj (ekzistas tamen opinio, ke ne ĉiuj toponimoj finnaj estas el la antaŭslava periodo). En la 6-a jarcento tien alvenis triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la 8-a jarcento alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj.

Laŭ la Komenca kroniko, en la 862-a ĉi tien slavaj kaj finaj triboj alvokis varengon Rurikon kaj multajn aliajn varengojn, kies tribo nomiĝis “rus”, por Ruriko kaj du liaj fratoj estu dukoj. La urbo de Ruriko estis en nuna Novgorodo aŭ apude, ĉi tie fondiĝis la Rurikida dinastio kaj unuigita rusa ŝtato, kies centro baldaŭ translokiĝis al Kievo. Tamen Novgorodo restis grava centro en Kieva regno.

En la jaro 1134 la novgoroda duko fuĝis de batalkampo kaj en la 1136 urbanoj forpelis lin. Novgorodo fakte fariĝis sendependa respubliko.

En la jaro 1478 Grandprinclando Moskvo aneksis Novgorodon. Sed ene de Moskva ŝtato eksa Novgoroda respubliko konservis sian administran dividon ĝis 1708.

Poste teritorioj de la nuna Novgoroda provinco apartenis al diversaj gubernioj kaj provincoj. La Novgoroda provinco aperis en la 5-a de julio 1944.

Loĝantaro

La Novgoroda provinco havas 606 305 loĝantojn (2018). Loĝdenso estas 11,12 loĝ./km2 (2018). 71,54% estas urbanoj (2017).

Dum 2010 en la provinco naskiĝis 7203 homoj, mortis 12 751 homoj, do la loĝantaro malkreskis je 12 751 homoj. La aldono pro enmigrado estis 387 homoj.

Administra divido

Novgoroda Provinco 
Distriktoj de la Novgoroda provinco

La Novgoroda provinco laŭ sia statuto konsistas el 21 distriktoj kaj la urbo Velikij Novgorod.

Nomo Flago Blazono Areo,
km2
Loĝantaro,
homoj
(2017)
Administra
centro
1 Bateckij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  1591,79 5428 setlejo Bateckij
2 Boroviĉeskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  3137,90 65116 urbo Boroviĉi
3 Valdajskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  2701,63 23776 urbo Valdaj
4 Volotovskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  995,10 4906 setlejo Volot
5 Demjanskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  3198,94 10760 urbotipa loĝloko Demjansk
6 Kresteckij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  2790,63 12109 urbotipa loĝloko Krestci
7 Lubitinskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  4486,24 8857 urbotipa loĝloko Lubitino
8 Maloviŝerskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  3280,98 15217 urbo Malaja Viŝera
9 Marjovskij Novgoroda Provinco  1818,70 4315 vilaĝo Marjovo
10 Moŝenskoj Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  2568,28 6421 vilaĝo Moŝenskoje
11 Novgorodskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  4596,36 63413 urbo Velikij Novgorod
12 Okulovskij Novgoroda Provinco  2520,81 21908 urbo Okulovka
13 Parfinskij Novgoroda Provinco  1591,12 13019 urbotipa loĝloko Parfino
14 Pestovskij Novgoroda Provinco  2110,44 20683 urbo Pestovo
15 Poddorskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  2954,02 4040 vilaĝo Poddorje
16 Soleckij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  1422,91 13951 urbo Solci
17 Starorusskij Novgoroda Provinco  3111,36 43469 urbo Staraja Russa
18 Ĥvojnickij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  3186,06 14697 urbotipa loĝloko Ĥvojnaja
19 Ĥolmskij Novgoroda Provinco  2178,69 5384 urbo Ĥolm
20 Ĉudovskij Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  2331,80 20901 urbo Ĉudovo
21 Ŝimskij Novgoroda Provinco  1836,76 11558 loĝloko Ŝimsk
u. Velikij Novgorod Novgoroda Provinco  Novgoroda Provinco  90,08 222594 urbo Velikij Novgorod

En la provinco situas 10 urboj: Velikij Novgorod, Boroviĉi, Staraja Russa, Valdaj, Malaja Viŝera, Okulovka, Pestovo, Solci, Ĥolm, Ĉudovo kaj pli ol 110 aliaj loĝlokoj.

Ekonomiko

Industrio

En la 2014 industrio donis 40% de MNP de la provinco. La plej gravaj entreprenoj estas kemia fabriko en Velikij Novgorod, kiu produktas plejparte mineralajn sterkojn, metalurgia uzino same en la sama urbo, kiu produktas kupron, kaj fabriko de fajrorezistaj materialoj en la urbo Boroviĉi. La tuta industria produkto estas malpli ol 1% te tiu de la tuta Rusio.

Agrikulturo

La ĉefa fako de agrikulturo en la provinco estas brutbredado por produkti viandon kaj lakton. En la 2011 ĉirkaŭ 90% de farmantoj havis bovinojn, kaj 79% de la tuta agrikultura produktado de la provinco estas viando, lakto kaj ovoj. Ankaŭ oni bredas porkojn, kulturas grenon kaj terpomojn.

Notoj



Tags:

Novgoroda Provinco GeografioNovgoroda Provinco HistorioNovgoroda Provinco LoĝantaroNovgoroda Provinco Administra dividoNovgoroda Provinco EkonomikoNovgoroda Provinco NotojNovgoroda ProvincoListo de federaciaj subjektoj de RusioNordokcidenta federacia regionoRusa lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Seattle SoundersStir-helpa sistemoHispana lingvoEsperantidoj(11735) 1998 KN56Leona kapitelo de AŝokoGermana lingvo28-a de junioOkraventra kolomboRotacia motoroFrankfurta SkoloPenafielKomuna norma datumaroAlpojHomoĈefpaĝo7AndoroDua mondmilitoMilitoAkvoPubMedBjørnstjerne BjørnsonDeng XiaopingMarie UnderInĝenierartoMakaoVoĉo de VjetnamioVetludoMiyoshi EtsuoEdge of TomorrowUkrainioBajtoVatikano13-a de septembroMuŝoamanitoHonoriga gradigoUsonoMaldivojNajacSalvadoroKoboloBrunaOtomana ImperioPatro nia1-a de septembroBoksadoNysaFormorto750Ateno(11737) 1998 QL24Zé PelintraRusioL. L. ZamenhofKojboJohn Millington SyngeOrangutanoKeskoJudojAprilo de 2010Bui Quoc HuyHenriko la 4-a (Francio)ĈevaloRetpoŝtoJapana nomo de eraoBaratoListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoDanioSemsales (stacidomo)🡆 More