Historio De Judoj En Mezepoko

La Historio de judoj en mezepoko kovras la historion de judoj en la periodo el la 5-a ĝis la 15-a jarcentoj.

Dum la paso de tiu periodo, la populacioj de judoj laŭgrade ŝanĝiis el sia devenlando en Levantenio al Eŭropo, ĉefe al Centra Eŭropo dominata de la Sankta Romia Imperio (kio rezultis en la nasko de la etno de judaj Aŝkenazoj) aŭ al Suda Eŭropo dominata de la regnoj de Iberio (kio rezultis en la nasko de la etno de judaj Sefardoj).

Sinagoga del Tránsito y Museo Sefardita
Iama Sinagogo en Toledo, nuntempe Sefarda Muzeo.

Juda tradicio datigas la originojn de judoj al la Dek du Triboj de Israelo, tamen plej judaj tradicioj asertas, ke la modernaj judoj estas posteuloj de Jehuda, Benjamen kaj Levi. Jam pro la Babilona ekzilo judoj, ĉu pro ekzilo ĉu pro milita trudo ĉu pro aliaj tialoj, iris vivi en multaj aliaj landoj de Mezoriento, kaj poste formis komunumojn tra ĉiuj orientmediteraneaj landoj, konstituante kolektive diasporon. Ties ĉeesto estis atestita en Grekio el la 4-a jarcento a.K. antaŭen en lokoj tiom variaj kiel en Ĥio, Egino, Atiko kaj Rodoso kaj en Italio tiom frue kiom en la 2-a jarcento a.K.

Historio De Judoj En Mezepoko
Masakro de la Judoj de Metz dum la Unua Krucmilito, fare de Auguste Migette.

Post la Sieĝo de Jerusalemo (en la jaro 70), centoj da miloj de judoj estis portitaj kiel sklavoj al Romo, el kiu ili poste elmigris al aliaj eŭropaj landoj. La judoj kiuj elmigris al Iberio, kaj ties posteuloj estos la Sefardaj judoj, dum tiuj kiuj elmigris al Germanuja Rejnlando kaj al Francio estos la Aŝkenazoj. Eŭropaj judoj estis specializitaj en ekonomio kiel metiistoj, komercistoj, kaj mon-pruntistoj. Grava malpliigo en iliaj populacioj okazis en Okcidenta Eŭropo okazis pro la okazigo de la Krucmilitoj kiuj akcelis la religi-kulturan maltoleremon, okazigante multajn pogromojn kaj postajn forpelordonojn, en Anglio (1290), Francio (14a jarcento) kaj Hispanio (1492). Je la fino de la mezepoko, simila fenomeno ripetiĝis en la Itala duoninsulo kaj tra plej el la Germanaj urboj kaj princlandoj en german-parolantaj landoj en la 16-a jarcento. Grandaj jid-parolantaj populacioj foriris en tiuj samaj jarcentoj al Orienta Eŭropo. Je la 17-a jarcento ekis reveniga procezo, pro reena migrado al centra kaj okcidenta Eŭropo, kiam okazis pogromoj en Ukrainio (1648-1649).

Vidu ankaŭ

Notoj

Tags:

15-a jarcentoAŝkenazojCentra EŭropoEŭropoHistorio de judojIberioJudojLevantenioSankta Romia ImperioSefardojSuda Eŭropo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Sankta ĵaŭdoNorbert RózsaProgramo ArtemisBurojMediaVikio-309Jugoslavaj MilitojLav-ursoVladimira provincoUsonaj indianojCambraiKanceroCitiloUsonoMamo1971PradietoVolgogradoMiklós BaranyaiVikipedioVidebla spektro1907PragoLogaritmoIntronoKanadoMalvola orgasmoMadagaskaroBernoZoltán PeskóAlbanio en la Somera Olimpiko 2000InterretoElĉo30-a de novembro21 Luteco1844MondkonceptoGranda Amerika InterŝanĝoŜarioZr. Ms. Buffel (1868)Prezidanto (respublikestro)Futbala Mondpokalo 2006Eŭska nacia teamo de futbaloFolkloroBananoRoh Mu-HĵeonVladimir PutinBarejno4-a de apriloTajvanoEpigastroVincent van GoghAŭtovojoListo de Esperanto-vortarojFranca lingvoAmerika blanka ibisoSvahila lingvo.idOriks-antilopoTTTKronvirusa malsano de 2019Tajlando en la Somera Olimpiko 2000🡆 More