Atiko (greke Αττική, Attiki) estas la nomo de antikva pejzaĝo kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis moderna administra regiono (periferio nome Atiko (regiono)) de la ŝtato Grekio, kiu samtempe estis provinco (prefektujo, nomos) de Grekio.
Ekde 2011 la teritorio apartenas al la administra regiono Meza Grekio.
| ||||
---|---|---|---|---|
Atiko | ||||
Περιφέρεια Αττικής | ||||
historia regiono • duoninsulo | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 3.808 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 3.761.810 (2001) | |||
loĝdenso: | 987,87 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Ateno | |||
provincoj (νομοί): | 1 (Atiko) | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-I | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR3 | |||
retpaĝo: | www.attiki.gov.gr | |||
Dum la epoko de antikva Grekio Atiko estis la ĉirkaŭaĵo de la urboŝtato (poliso) Ateno, kun sanktejo de la diino Atena sur la Akropolo kaj templo de la dio Pozidono ĉe la kabo Sunion en la sudoriento de la pejzaĝo. Ankaŭ hodiaŭ Ateno estas la ĉefa loĝloko kaj la administra centro de la regiono.
Atiko okcidente limas al Beotio kaj Megara. Historie gravaj lokoj estas la haveno de Pireo proksime de Ateno kaj la loko Maratono en la nordoriento. Ĉe la orienta marbordo dum la antikva epoko situis la urbo Thorikos, ĉe kiu laŭ la helena mitologio albordiĝis la diino Demetra.
Francisko Azorín parolas pri la atika arkitekturo kaj priskribis ĝin tiele:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Atiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.