Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo (germane: Antifaschistische Freiheitsbewegung Österreichs, mallongigo: AFÖ) estis aŭstra rezistadmovado de katolikaj konservativistoj kontraŭ la nazioj.
La grupo fondiĝis en 1941 en Karintio fare de la romkatolika pastro Anton Granig, la landa parlamentano Karl Krumpl kaj franciskana patro nome Benno (OFM). La simpatiantoj kolektiĝis fine de februaro/komence de marto 1942 en la loĝejo de Granig. La unua publika admono venis en februaro 1942.
|
Sekvis aliaj pamfletaj agadoj kaj planis oni eĉ atencojn per eksplodaĵoj kontraŭ la kaŝpolicanoj en Klagenfurt kaj eksplodigojn de fervojaj pontoj.
Jen kelkaj aktivuloj: Eduard Pumpernig, Kapistran Pieller (franciskano), Angelus Steinwender OFM, Georg Kofler, Arthur Trattler, Anton Jaklitsch, Wenzel Primosch, Franz Bernthaler, Karl Wanner, Ernst Ortner kaj Otto Tiefenbrunner. Jesis iliajn celojn ankaŭ ekz. Arthur Schuschnigg (frato de Kurt Schuschnigg), Alois Karisch kaj lia episkopa moŝto Andreas Rohracher.
En la 6.7.1943 kelkaj anoj de AFÖ estis arestitaj fare de Gestapo, kvazaŭ ĉiuj aliaj ĝis somerfino 1943. La proceso antaŭ la Popola tribunalo en Berlino en la 11.8.1944, kiun prezidis Kurt Albrecht, neniigis la tutan grupon. Kelkaj rezistantoj estis kondamnitaj je mortopuno (Granig, Primosch, Krumpl, Bernthaler, Steinwender, Pieller, Ortner, Kofler), aliaj je longaj karcerpunoj.. Oficiale oni riproĉis al ili la intencon organizi puĉon kun habsburgaj-separismemaj fonoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.