Menoro (aŭ Menorao, hebree: מְנוֹרָה menora' = lampo, kandelabro) aŭ sepbraka kandelabro estas unu el la plej gravaj simboloj de la judismo kaj estis enigita dum la ŝtatfondiĝo de Israelo en la ŝtatan blazonon.
Tio estas antikva lampo, kiu akompanis la Izraelidojn dum sia vagado tra la dezerto kaj poste situis en ilia templo. Ĝi havis sep branĉojn (centra branĉo kun tri branĉoj sur ĉiu el siaj flankoj), kaj tio estis farita el oro. Olivoleo paŝtis la menorajn flamojn.
Oni kredas, ke Dio ordonis al Moseo konstrui la menoron dum Moseo kaj la Izraelidoj vagadis tra la dezerto (vidu Libro de Nombroj, ĉapitro 8). La menoro estas asociita kun mirakloj, kiel la miraklo de Ĥanuko. Dum Unua Juda-roma Milito, la romianoj detruis la Templon kaj prenis ĝiajn trezorojn, inkludante la menoron. Ili portis la menoron al Romo kaj montris ĝin tra la urbo dum triumfa festo pri ilia venko super la judaj ribeluloj.
Hodiaŭ, la menoro aperas en la blazono de la nuna ŝtato Israelo, kaj iuj judaj lokoj de adoro enhavas replikaĵojn de la menoro. Naŭ-branĉa menoro estas uzata dum Ĥanuko.
La menoro havas sian originon supozeble en Babilonio kaj devis simboli la inspiron. Menoro estas ankaŭ ĝenerale nomo por arboforma lumilo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Menoro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.