Judismo
La Ortodoksa Judismo estas unu el la grandaj branĉoj de la juda religio en la nuntempo, kune kun la konservema judismo kaj la reformisma judismo. Ĝi distingiĝas de la aliaj pro ĝia rigora aliĝo al la Halaĥo. Ĝi ne havas centran doktrinan aŭtoritatecon kio permesas al ĝi kelkajn variantojn de ĝia praktikado.
Laŭ ĝia sinteno al la nuntempa kulturo, la ortodoksa judismo neformale dividiĝas en moderna ortodoksa judismo, kiu intencas adapti ĝis certa punkto la religian observadon kaj doktrinojn al la nuna epoko, kvankam nefleksebla rilate al la halaĥo, la religia cionismo kiu ligas la ortodoksan judismon kun cionismo kaj la ĥareda judismo, kiuj malakceptas ĉion kion siaj gvidantoj konsideras kontraŭ la Torao. La ĥaredoj estas ekstrem-ortodoksaj judoj.
La doktrinaj diferencoj ne fiksiĝis ĝis la 18-a jarcento, en kiu sub la influo de la Klerismo kelkaj sektoroj de la juda komunumo malakceptis la apartigon altrudita de la konvenciaj religiaj praktikoj kaj preferis integriĝi —malgraŭ la reganta kontraŭjudismo— en la naciaj komunumoj, dubante kelkfoje pri iliaj tradicioj kaj religia kredo. La malakcepto de tiu ĉi movado difinis la ortodoksismon.
La Ortodoksa Judismo baziĝas sur la kredo en 13 principoj de Maimonido:
La ortodoksa judismo ĉefe sekvas la Halaĥon aŭ juda leĝo bazata en la Talmudo kaj kodigita en la Shulján Aruj. Ili ambaŭ baziĝas en la Leĝoj de la Pentateŭko.
La ortodoksa judismo, estas la juda branĉo kiu plej sekvas la leĝojn de la perbuŝa tradicio, ĉar ili estis liveritaj de Dio, kaj el ĝi venas ĉiuj aliaj judaj leĝoj.
La virino en la ortodoksismo ludas gravan rolon, ĉar laŭ tiu skolo, la viro bezonas la virinon (kaj ne inverse), la virino konstante komunikiĝas kun Dio dume la viro devas preĝi kun 10 personoj por atingi la saman nivelon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ortodoksa Judismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.