Profeto (el la greka πρoφήτης) en ordinara senco estas uzata pri diversaj fondintoj de religioj.
Ĝi ankaŭ havas popolan sencon de antaŭdiristo. La vorto נביא [nabi] ("laŭtparolanto") el la hebrea oni tradukis per πρoφήτης ("antaŭdiranto") en la Biblio en Septuaginto. La unua homo nomita "profeto" estis, laŭ la Biblio, Samuelo (1Sm 9:9).
La vorto aperas precipe en la abrahamaj religioj kaj en ili ĝi havas pli precizan sencon porparolanto de dio. Profeto tiusence estas homo, al kiu dio komisias predikon, averton, instruon al homoj. La doktrinoj de iuj aliaj religiofondintoj, kia ekzemple Budho, kutime ne prezentiĝas kiel di-devena.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Profeto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.