Papiruso aŭ papiro estas folio el tigaj ŝeloj de papirusaj ciperoj preparita por ricevi skribaĵojn, kutima skribsurfaco de antikva Okcidentazio ĝis Eŭropo.
La nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj.
Laŭ Francisko Azorín papiruso aŭ papiro estas Egipta cipero, kies fibroteksaĵon la antikvuloj uzis por sbribi k. desegni. Paleografia dokumento skribita sur folio de tia teksaĵo. Li indikas etimologion el la greka papiros kaj de tie la latina papyrus antiquorum.
La papiruscipero estas speco de "kano" vegetanta en Afriko kaj Mezoriento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Papiruso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.