La papiruso de Derveni estas praa greka papirusa rulaĵo, entenante religifiliozofian, orfeisman tekston.
Ĝi estis trovita en 1962 en Derveni, proksime al nord-grekia Tesaloniko, en tombo de riĉa macedoniano. Ĝi estas datebla je ĉ. 340 a.K. aŭ je pli frua.
Papiruso de Derveni | |
---|---|
manuskripto • fragmento • skribrulaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
La papirusa rulaĵo estis ambaŭfine ligita al lignocilindro, tiel helpante ties legadon.
La teksto estas fragmento de teologia laboraĵo, estanta alegoria komento al perdita poemo de Orfeo, kiu rakontis pri naskiĝoj de la grekaj dioj kaj aventuroj de Orfeo, kiu subeniris en Hadeson por viziti mortintan amatinon. Verŝajne la teksto estiĝis en la rondo de greka filozofo Anaksagoro en la dua duono de la 5-a jarcento a.K.
Oni deĉifris parton de la papiruso en 2006, per la plej modernaj teknologioj, evoluigitaj fare de NASA. En 2015 enskribiĝis al la listo de Unesko - Memoro de la Mondo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Papiruso de Derveni, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.