Tombo estas fosaĵo aŭ kavaĵo, eta konstruaĵo, kamero aŭ ĉelo, kies celo estas teni la korpon aŭ kadavron de mortinto, ofte post funebra ceremonio.
Nuntempe ekzistas tomboj ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj.
Laŭ Francisko Azorín tombo estas Kavaĵo por mortintojn [tiele]. Li indikas etimologion el la greka tumbos (tombo), kaj de tie la latina tumba. Kaj li aldonas la terminon tombejo.
Ofte tombon markas tomboŝtono. Ĝi povas havi tegmenton, murojn kaj eĉ pordon (se uzata por pli ol unu korpo).
Escepte de ĝia enirejo, tombo povas kuŝi plene aŭ parte sub la tero, en tombejo, kirko (kristana preĝejo) aŭ ĉi ties kripto.
En tomboj arĥeologoj povas trovi objektojn kun interesaj informoj pri la vivo kaj kulturo de homoj de iama tempo.
En pluraj religioj, oni kredas ke la korpo devas konserviĝi kompleta por renaskiĝo aŭ reviviĝo de la animo.
Ekzistas pluraj proverboj pri tombo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.