Sarkofago estas ĉerko, funebra ujo por kadavro, plej ofte gravurita el ŝtono.
La vorto "sarkofago" devenas de la greka σαρξ sarks, kiu signifas "karno", kaj φαγειν phagein ("manĝi"). Do la vorto sarkofago origine signifis "manĝi karnon". Per la esprimo lithos sarkophagos, la vorto progrese aplikiĝis al la kalkoŝtono, kiu laŭdire helpis putrigi karnon enterigitan en ĝin. Plej famaj sarkofagoj restas tiuj uzitaj por la faraonoj de antikva Egiptio.
Laŭ Francisko Azorín sarkofago estas Ŝtona ĉerko. Luksa, ŝtona ĉerkoforma monumento. Li indikas etimologion el la greka sarkofagos, el sarkos + fagos (karno manĝi) kaj de tie la latina sarcophagus.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sarkofago, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.