Oni nomas maŭzoleo grandan funebran konstruaĵon.
La nomo venas el Maŭzoleo ĉe Halikarnaso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, konstruita honore al reĝo Maŭzolo.
Laŭ Francisko Azorín maŭzoleo estas Tombo de Maŭzolo, reĝo de Kario (350j a. K.) starigita en Halikarnaso de lia edzino Artemisa, k. verkita de la arkitektoj Pitio k. Satiro, k. la skulptisto Skopaso. Luksa, monumenta tombo. Li indikas etimologion el Maŭzolo, propra greka nomo, kaj de tie la latina mausoleum.
La plej famaj maŭzoleoj en la mondo estas Taĝ-Mahalo en Barato kaj la Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo de Mosko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Maŭzoleo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.